Takeuĉi Naoki (japane: 武内直子) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
武内 直子 | |||||
Naskiĝo | la 15-an de marto 1967 en Kofu, Jamanaŝi, Japanio | ||||
Lingvoj | japana vd | ||||
Ŝtataneco | Japanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Keio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Yoshihiro Togashi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | manga-verkisto | ||||
Laborkampo | bildliteraturo • mangao • illustration vd | ||||
Aktiva en | Tokio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Maristo Luno ❦ Sailor Moon ❦ Pretty Guardian Sailor Moon vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Naoko TAKEUĈI (japane 武内直子 [Takeuĉi Naoko]) estas japana manga-verkistino naskiĝinta la 15-an de marto 1967 en Kofu, kaj loĝanta en Tokio. Ŝi estas fama pro sia plej elstara mangao, Maristo Luno, kiu rikoltis multe da ŝatantoj kaj laŭdoj tra la tuta mondo.
Privata vivo
Ŝia patro nomiĝas Kenji kaj ŝia patrino nomiĝas Ikuko, ŝi havas plijunan fraton nomatan Shingo (nomo, kiun ricevis la plijuna frato de Usagi en Maristo Luno).[1]
Naoko diplomiĝis pri apoteka kemio en la Universitato de Keio, ŝi komencis sian verkistan karieron sen antaŭa lernado aŭ preparado.[2]
Nuntempe, ŝi estas edziniĝinta kun la manga-verkisto Joŝihiro TOGAŜI.[3]
Laboroj
Mangao
- Ĉokolada Kristnasko (チョコレート・クリスマス [Ĉokorēto Kurisumasu]), unu volumo, de 1987 ĝis 1988.
- Maria (ま・り・あ [Ma ri a]), laŭ 1912a-jara verko Daddy-Long-Legs de Jean Webster, de 1989 ĝis 1990.
- La Ĉeriza Projekto (Theチェリープロジェクト [Za Ĉerī Puroĝekuto]), 3 volumoj, de 1990 ĝis 1991.
- Koda nomo — Maristo V (コードネームはセーラーV [Kōdo Nēmu ŭa Sērā Bui]), 3 volumoj (reeldonita en 2 volumoj en la jaro 2004), de 1991 ĝis 1997.
- Maristo Luno (美少女戦士セーラームーン [Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn], angle: Sailor Moon), 18 volumoj (en 2003 ĝi estis reeldonita en 12 volumoj, kun 2 volumoj enhavantaj aldonajn rakontojn), de 1992 ĝis 1997.
- Mis Rejn (ミス・レイン [Misu Rein], angle: Miss Rain), 5 mallongaj rakontoj, 1993.
- Tempo de prismo (プリズム・タイム [Purizumu Taimu], angle: Prism Time), kolekto de fruaj verkoj: de la jaroj 1986 ĝis 1997, 2 volumoj eldonitaj en 1995 kaj en 1997.
- PQ Angels (PQエンジェルス [Pī Kjū Enĝerusu], angle: PQ Angels), ĉesigita post la apero de 4 ĉapitroj, 1997.
- Toki☆Meka! (とき☆メカ! [Toki Meka]), 2001.
- Amo-sorĉistino (ラブ ウィッチ [Rabu Ŭiĉĉi], angle: Love Witch), ĉesigita post la apero de 3 ĉapitroj kaj 1 kromĉapitro, 2002.
- Toki☆Meka! (とき☆めか! [Toki Meka]), plena verko bazita sur la 2001-a originalo, de 2005 ĝis 2006.
Ilustrado
- Mamejdo Panikku (Mermaid Panic) de Koizumi Marie
- Atashi no Wagamama de Koizumi Marie
- Zettai, Kare wo Ubbatte Miseru de Koizumi Marie
Kantoteksto
Naoko Takeuĉi verkis tekstojn por multaj kantoj sonantaj en la animeo Sailor Moon, kaj ankaŭ en la samnoma doramao:
- Princess Moon — dua finkanto de la animeo
- I’ll Go With My Looks — finkanto de Sailor Moon Super S
- Sailor Team no Theme — kanto de la teamo de Maristo-batalistoj
- Ai wo Shinjiteru — kanto de la persono Maristo Luno
- Honoo no Sogekimono — kanto de la persono Maristo Marso
- We Believe You — kanto de la persono Maristo Jupitero
- Route Venus — kanto de la persono Maristo Venuso
- Luna! — kanto de la persono Luno
- Initial U — kanto de la persono Maristo Urano
- Senshi no Omoi — kanto de la persono Maristo Neptuno
- Sailor Star Song — kanto de la Maristo-Steloj
- Ginga Ichi Mibun Chigai na Kataomoi — kanto de la persono Maristo-Stelo Luktisto
- Chikara wo Awasete — kanto de la persono Maristo-Stelo Kreisto
- Majonaka Hitori — kanto de la persono Maristo-Stelo Sanigisto
- Kirari*SailorDream! — kanto de la doramao Sailor Moon
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.