Nanaglo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Hieraaetus morphnoides (Gould, 1841) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nanaglo (Hieraaetus morphnoides) estas tre malgranda aglo indiĝena de Aŭstralazio, kiu estas 45–55 cm longa kun enverguro de 815 g – ĉirkaŭ la grando de Migra falko.
Ĝi kutime loĝas en malfermaj arbaroj, herbejoj kaj aridaj regionoj, evitante densajn arbarojn.
Ĝi estas proksima parenco kaj de la palearkta Botaglo kaj de, rimarkinde, la grandega sed nune formortinta Aglo de Haast de Novzelando (vidu maldekstran bildon).
Morfologie dumfluge videblas kontraste partoj kaj blankaj kaj brunaj, nome krom la malhelbrunaj supraj partoj, ankaŭ malhelbrunaj kolflankoj, malfermaj flugilpintoj kaj antaŭa kaj malantaŭa bordoj de unuarangaj dum estas blankaj la resto de flugilplumoj kaj centra larĝa strio inter ambaŭ bordoj. La hela vosto montras fajnajn striojn.
Referencoj
- BirdLife International (2006). Hieraaetus morphnoides. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 05a Decembre 2006. Malplej Zorgiga
- Bunce, M.; et al. (2005). “Ancient DNA Provides New Insights into the Evolutionary History of New Zealand's Extinct Giant Eagle”, PLoS Biology 3, p. e9. doi:10.1371/journal.pbio.0030009.
- Lerner, H. R. L.; D. P. Mindell (2005). “Phylogeny of eagles, Old World vultures, and other Accipitridae based on nuclear and mitochondrial DNA”, Molecular Phylogenetics and Evolution 37, p. 327–346. doi:10.1016/j.ympev.2005.04.010.
|