Nampo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 731 448 (1993) [+] | ||||
Loĝdenso | 620 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 38° 44′ N, 125° 24′ O (mapo)38.733333333333125.4Koordinatoj: 38° 44′ N, 125° 24′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 1180 km² ( 118 000 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Nampo [+] | |||||
Nampo 남포특별시, 南浦特別市 estas provinconivela urbego, ankaŭ havenurbo kaj universitata urbo en okcidenta parto de Nord-Koreio, en la provinco Sud-Pjongan. Inter 1980 kaj 2004 ĝi estis nomumita "speciala urbo".
Bazaj informoj
- Areo: 829 km²
- Supermara alteco: 0- m
- Loĝantaro: 366,815 (2008)
- Horzono: UTC+8:30
- Telefonkodo: +850 39хххххх
- Poŝtkodo:
- 38° 44′ N, 125° 24′ O (mapo)38.733333333333125.4
Geografio
Nampo situas laŭ Flava Maro en okcidenta parto de la lando. Ĝi estas ĉirkaŭ 50 km sudokcidente de Pjongjango.
Historio
Nampo estis origine malgranda fiŝkaptista vilaĝo, kiu iĝis haveno por internacia komerco en 1897. Post la 2-a mondmilito la haveno moderniĝis, tial ankaŭ la urbo pligrandiĝis.
Ekonomio
Industrio de Nampo konsistas el ŝipkonstruado, nefera metalurgio, maŝinoproduktadoj, vitrofaradoj, tekstilaj entreprenoj, manĝaĵproduktado kaj fiŝkaptado. La ĉirkaŭa regiono estas konata pro ĝia kvalito de pomoj.
Trafiko
Nampo havas vojajn, fervojajn kontaktojn, krome gravas la mara haveno kaj flughaveno. Menciindas, ke la haveno vintre ne funkcias pro la glacioj. Ĉe la haveno estis konstruita 8-kilometrajn longajn digojn en la maro, havanta kluzkamerojn, kiuj permesas trairejon de ŝipoj ĝis 50,000 tunojn. Nampo ofte estas utiligita, kiel la primara haveno por ricevadoj de la eksterlandaj nutraĵhelpoj.
Klimato
En Nampo la suma jara precipitaĵo estas 947 mm, en ĉiuj monatoj pluvas/neĝas, sed inter julio-septembro pli ofte. La averaĝa temperaturo varias 7-14 °C. Inter decembro-marto ofte frostas.
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
- Tjanĝino, Ĉinio (2017)
- Sankt-Peterburgo, Rusio (2017)
- Chiautempan, Meksiko (2017)
Fontoj
- WikiTrans
- angle