Namib | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Satelita foto pri Namibo | |||||||||||||||||||
dezerto • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |||||||||||||||||||
Lando | Namibio | ||||||||||||||||||
Koordinatoj | 24° 45′ 0″ S, 15° 16′ 0″ O (mapo)-24.7515.266666666667Koordinatoj: 24° 45′ 0″ S, 15° 16′ 0″ O (mapo) | ||||||||||||||||||
Plej alta punkto | Brandberg [+] | ||||||||||||||||||
Areo | 95 034 km² (9 503 400 ha) | ||||||||||||||||||
Namib | |||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Namib Desert [+] | |||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
Namibo estas seka dezerto ĉe la okcidenta marbordo de Afriko. Ĝi troviĝas sur teritorioj de Namibio kaj Angolo kaj entenas la Nacian Parkon Namib-Naukluft. La dezerto etendas sin de nordo ĝis sudo (ĝis rivero Oranje) 2 000 km longe kaj larĝas ĝis 160 km. Namibo havas la tutan surfacon de 95.034 km².
La dezerto estiĝis antaŭ 80 milionoj da jaroj kaj tiel ĝi estas la plej aĝa dezerto de la mondo. La taga temperaturo varias de taga 50 °C ĝis nokta 0 °C, la precipitaĵo ofte forestas dum jaroj, tiel nur kelkaj endemiaj plantoj evoluis tie, plej konata el inter ili estas la velviĉio.
La marbordon ĉe la Namibo alportas la Benguela-marfluo de la Antarkto malvarman akvon, kiu kaŭzas nebulon en la fruaj matenhoroj dum 200 tagoj en la borda regiono. Tiu nebulo donas la precipan akvofonton por la bestoj kaj plantoj de la dezerto.
Plantoj de la dezerto estas la velviĉio (detale tie), Naras-arbusto en la pli malsekaj partoj. Bestoj de la dezerto estas la Namiba sabla geko, la namiba vipero, namiba dezerta skarabo, la oriks-antilopo
En la dezerto funkcias la esplora stacio Gobabeb.
Bibliografio
- angle Mary Seely 2004 : The Namib: Natural History of an Ancient Desert, 3-a eld., Desert Research Foundation of Namibia Windhoek, ISBN 99916-68-16-0.
Vidu ankaŭ
Afrotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj | |
---|---|
AT1301 Aldabra-insularaj kserofitaroj | Sejŝeloj |
AT1303 Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj | Ĉado, Sudano |
AT1304 Eritrea marborda dezerto | Eritreo, Ĝibutio |
AT1305 Etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj | Eritreo, Etiopio, Ĝibutio, Somalio |
AT1310 Kaoko-Dezerto | Angolo, [[Dosiero:Flago-de-Namibio.svg|border|link=|{{{1|20px]] Namibio |
AT1311 Madagaskaraj veprejoj | Madagaskaro |
AT1315 Namiba Dezerto | Angolo, [[Dosiero:Flago-de-Namibio.svg|border|link=|{{{1|20px]] Namibio |
AT1318 Sokotraj kserofitaroj | Jemeno |
AT1321 Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj | Jemeno, Sauda Arabio |
|
Eksteraj ligiloj
- angle Ekoregiono AT1315 : Namiba Dezerto (WWF)
- angle Namiba Dezerto (WWF-Wildworld)
- angle Namiba Dezerto (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Namiba Dezerto (Globalspecies) Arkivigite je 2013-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 124 : Namibo-Karuo-Kaoko-Dezertoj (WWF) Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine