Namibio estas ŝtato en Sud-Okcidenta Afriko, situanta inter Angolo, Zambio, Bocvano, Sudafriko kaj la Atlantika Oceano.
La nomo de la ŝtato estas derivita de la dezerto Namibo, kiu okupas la tutan marbordan spacon de la lando. Ĝin oni elektis je la sendependiĝo kiel neŭtralan nomon, por ne malkontentigi iun el la multnombraj etnoj de la lando. Ĝia ĉefurbo kaj plej loĝata urbo estas Vindhuko.
Historio
De 1882 okazis setlado de germanaj koloniistoj. Iliaj senskrupulaj metodoj kaŭzis ribelojn en la jaroj 1894, 1896, 1897 kaj 1904-07. La ribeloj estis sange subpremataj. Rezulte de la genocida kolonia politiko nombro de hereroj malgrandiĝis je ĉ. 75%. Namibio de 1884 iĝis kolonio de Germanio (nomata tiam: Germana Sudokcidenta Afriko), de 1920 - teritorio sub administrado de Sud-Afrika respubliko. En 1990 ĝi fariĝis suverena ŝtato.
Pro la sama politika kaŭzo oni decidis kontraŭ la ĝistiamaj administraj lingvoj kaj elektis anstataŭe la anglan lingvon, kiun multaj pliaĝuloj, precipe en la nordo de la lando, ne regas. La plej multaj namibianoj parolas krom sia etna lingvo ankaŭ la afrikansan, kelkaj ankaŭ la germanan.
Nacia festotago estas la 21-a de marto, la tago de le sendependiĝo (1990).
Germana Sudokcidenta Afriko
La Germana Sudokcidenta Afriko (germane Deutsch-Südwestafrika) estis kolonio de la Germana Imperiestra Regno inter la jaroj 1884 kaj 1915 sur areo de la hodiaŭa ŝtato Namibio. Ĝi havis areon de ĉirkaŭ 835 100 km². Post la komenciĝo de la nova jarcento, la kolonion skuis ribelo de hereroj, namoj kaj orlamoj (inter alie la bondelzvartoj, kiuj ribelis jam en 1903) de 1904 ĝis 1908. En tiu ribelo aparte elstaris Jakob Morenga.
La kolonion okupis en 1915 trupoj de la Sudafrika Unio kaj ĝi estis militiste direktita ĝis 1919, kiam la administrado estis transdonita al Sud-Afriko.
Baza informo
- Landkodo: NA.
- E-nomo: Namibio.
- Nacia nomo: Namibia.
- Areo: 824.292 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Hage Geingob (2015).
- Ĉefurbo: Vindhuko (125 mil).
- Loĝantaro: 1.545 mil (1995), inter ili ovamboj 76%, okavangoj 16%.
- Ŝtatlingvo: afrikansa kaj angla.
- Eksporto: diamanto, uranio, fiŝa kaj vianda produktoj.
- Pokapa GNP: 2.000 $.
Geografio
Loĝantaro
Eksteraj rilatoj
Namibio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Bildaro
- Kanjono Fish River
- Naturreservejo Namibrand – Wolwedans
- Centra Namibo, Montaro Erongo
- Okavango ĉe Rundu
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Regierung von Namibia germane
- Offizielle Internetpräsenz der Botschaft der Republik Namibia in Deutschland germane
- Länderinformationen des Auswärtigen Amtes zu Namibia germane
- Namibia Library of Dr. Klaus Dierks germane
- Namibia Tourism Board, Hauptgeschäftsstelle Windhoek Arkivigite je 2008-05-19 per la retarkivo Wayback Machine – Landes- und Reiseinformationen germane
- Sammlung der Deutschen Kolonialgesellschaft DKG Arkivigite je 2008-06-18 per la retarkivo Wayback Machine germane
- angle Namibio (The Encyclopedia of Earth)
|
|