Nalan Ksingde | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1655 |
Morto | 1-an de julio 1685 (30-jaraĝa) en Pekino |
Lingvoj | Nordĉina dialektaro |
Ŝtataneco | Dinastio Qing |
Familio | |
Patro | Mingzhu |
Frat(in)o | Nalan Kuixu |
Edz(in)o | Shen Wan • Lu Shi |
Okupo | |
Okupo | poeto • ci lyric writer • politikisto |
Nalan Ksingde aŭ Nalan Xingde (en simpligita ĉina: 纳兰性德; en tradicia ĉina: 納蘭性德; Wade–Giles: Na-lan Hsing-te; 19a de Januaro 1655 – 1a de Julio, 1685), manĉura nomo Nara Singde, kortega nomo Rongruo (容若), estis ĉina porto de la Qing dinastio, fama pro sia cio-poezio. Li naskiĝis kiel Nalan Ĉengde (納蘭成德), sed devis ŝanĝi sian nomon kiam la imperiestro Kangksi nomis Ĝunreng sia kronprinco. La karaktro ĉeng (成) iĝis tabuo ĉar ĝi estis fonetika parto de la naskonomo de Ĝunreng.
Li estis el altranga manĉura familio, edukiĝis por verkado kaj kiel militisto. Anstataŭ eniri en la burokrata kariero, kiel taŭgis por sia rango, li estis elektita altranga militisto kaj akompanis la similaĝan imperiestron Kangksi. Li mortis estante nur 30-jaraĝa, pro nekonata malsano.