Nakhonratĉasima | |||
---|---|---|---|
| |||
Thesaban Nakhon • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 30000 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 134 440 (2014) [+] | ||
Loĝdenso | 3 585 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 58′ N, 102° 5′ O (mapo)14.973611102.083056Koordinatoj: 14° 58′ N, 102° 5′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 37,5 km² (3 750 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nakhon Ratchasima [+] | |||
Nakhonratĉasima, taje นครราชสีมา, kmere នគររាជសីមា konata pli mallonge ankaŭ Khorat (โคราช) estas universitata urbego, romkatolika diocezo, provinca kaj distrikta sidejo en Tajlando.
Bazaj informoj
- Areo: 37 km²
- Supermara alteco: 187 m
- Loĝantaro: 129,680 (2011)
- Poŝtkodo: 30000
- Telefonprefikso: 044
- Horzono: UTC+7 (ankaŭ somere)
- 14° 58′ 50″ N 102° 06′ 00″ O / 14.98056 °N, 102.10000 °O (mapo)
Situo
Nakhonratĉasima situas en meza parto de la lando ĉe okcidenta rando de altebenaĵo. Bankoko troviĝas je 218 km-oj .
Historio
Antaŭ la 14-a jarcento tiu areo apartenis al la Kmera imperio, poste al aliaj imperioj. La unua mencio okazis laŭ siamaj kronikoj post 3 jarcentoj kiel "duaklasa" urbo. Oni konstruis fervojan linion en 1922. Nakhonratĉasima estis ĉefsidejo de malsukcesa ribelo en 1933. Dum la Vjetnama milito Usono havis proksime aerbazon, poste ĝi apartenis al la ŝtato kaj jardekon estis ankaŭ civila flughaveno. Dum alia puĉo en 1981, la registaro kune kun la reĝa familio rifuĝis tien. En 1993 la plej granda hotelkatastrofo de Tajlando okazis en la grandurbo, mortigante 137 homojn.
La 9-an de februaro 2020 soldato koleriĝinta pro financa disputo pafis sian komandestron kaj poste ĉiujn hazarde renkontitajn surstrate homojn, postlasinte 29 mortintojn kaj preskaŭ 60 vunditojn. La sekurecaj fortoj pafmortigis la soldaton post 12-hora alfrontiĝo en bazaro.
Ekonomio
La ekonomio de Nakhonratĉasima tradicie dependas de la agrikulturo. La urbego estas konata kiel pretiga centro por rizoj, maizoj, tabakoj, tapiokoj kaj sukeroj. Silkoj estas produktitaj en la proksimaj vilaĝoj, oni bredas brutojn kaj porkojn. Ekzistas 4 universitatoj en la areo.
Trafiko
Nakhonratĉasima estas ligita al Bankoko kaj trajno kaj landa ĉefvojo n-ro 2. Flughaveno ne funkcias.
Klimato
Nakhonratĉasima troviĝas en la tropika klimato. En la jaro pluvas 1072 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro pli ofte pluvas. La temperaturo varias inter 22-33 °C.
Vidindaĵoj
Fontoj
- Templo
- Statuo
- Aerfoto
- La horloĝa turo