Nagyvázsony | |||
---|---|---|---|
| |||
vilaĝo en Hungario | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8291 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 680 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 59′ N, 17° 42′ O (mapo)46.983517.694080555556Koordinatoj: 46° 59′ N, 17° 42′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 76,29 km² (7 629 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nagyvázsony [+] | |||
Nagyvázsony (pron. nadjva'ĵonj) estas vilaĝo en Hungario, en regiono de Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en distrikto Veszprém. Nagy signifas: granda, Vázsony estis historia nomo, konata ankaŭ Vezseny.
Bazaj informoj
- Areo: 76 km2
- Poŝtkodo: 8291
- Loĝantaro: 1800
- Telefonprefikso: 88
Situo
Nagyvázsony situas sur malebenaĵo en montaro de Bakony, laŭ flankovojoj, iom norde de Balatono.
Historio
Jam la romianoj vivis en tiu tereno. La unua mencio okazis en 1242, sed estis proksima vilaĝo Nemesleányfalu menciita jam en 1082. Baldaŭe la 2 vilaĝoj unuiĝis. Paŭlo Kinizsi konstruis fortikaĵon post 1472, kiu faris grava vilaĝo la tiaman "Vason". En la 16-a jarcento la fortikaĵo situis en fronto de la hungara-turka batalado. Lastfoje la turkoj bruldetruis la fortikaĵon en 1663. Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a graveco de la fortikaĵo perdiĝis, sed feliĉe la Habsburgoj ne detruis ĝin. Ĝi estas tre konata por hungaroj el legendo pri sia iama fortikaĵo-kapitano: Paŭlo Kinizsi, kiu vivis en la tempoj de Matiaso la 1-a (fine de la 15a jarcento). Restis iom da el lia fortikaĵo, kun loĝturo, ene muzeo funkcias. La vilaĝo partoprenas en festivalo "Valo de Artoj", kies centro estas Kapolcs.
Vidindaĵoj
- Fortikaĵo de Nagyvázsony
- Poŝta Muzeo en Nagyvázsony apud la fortikaĵo
- baroka-klasikisma Kastelo de Nagyvázsony el la fino de la 18-a jarcento
- romkatolika Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Nagyvázsony)
- Kalvinana preĝejo (Nagyvázsony)
- Luterana preĝejo (Nagyvázsony)
- ruinoj de paŭlana monaĥejo kaj preĝejo
Festivalo
Ĉiujare somere okazas festivalo pri teatraĵoj, koncertoj, spektakloj ekde 1988. La partoprenantaj komunumoj estas:
Kapolcs | Monostorapáti | Nagyvázsony |
Öcs | Pula | Taliándörögd |
Vigántpetend |
Legendo de Kinizsi
Kinizsi laboris en la muelejo, kiam alvenis reĝo Matiaso la 1-a. La reĝo soifis kaj petis akvon. Kinizsi metis la glason sur muelŝtonon - (ĉar ne estis pleto) - kaj per unu brako transdonis ĝin. Matiaso admiris kaj diris: Tia forta homo devas esti soldato en mia armeo. Fakte li famiĝis ankaŭ en la batalejo, kiel armeestro.
Famuloj
- en la vilaĝo naskiĝis poetino Zseni Várnai