Nagyszekeres [nadjsekereŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en Distrikto Fehérgyarmat. La loknomo signifas: granda ĉaristo. Paro de la vilaĝo estas Kisszekeres.
Bazaj informoj
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 540
- Poŝtkodo: 4962
- Telefonkodo: 44
Situo
Nagyszekeres situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Mátészalka-Zajta. Kisszekeres troviĝas 2, Fehérgyarmat 9, Csenger 19, Mátészalka 27 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis en 1332. Tiutempe la kampoj apartenis al familio Szekeressy [sekereŝi]. En 1662 solduloj de fortikaĵo de Satu Mare disrabis, en 1717 la tataroj bruldetruis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas lernejo, kuracejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
- kalvinana gotika Kalvinana kirko (Nagyszekeres) el la 15-a jarcento, en 1867 renovigita
- ligna sonorilostablo el la 18-a jarcento
- romkatolika kapelo omaĝe al Rita de Cascia
Fontoj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.gyaloglo.hu
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.