Nagyrada estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Nagykanizsa. Nagy signifas: granda.
![](../I/Nagyrada_a_falu.JPG.webp)
Panoramo al Nagyrada
![](../I/Nagyrada._Foto_Victor_Belousov_-_panoramio.jpg.webp)
Vojo al Nagyrada
Bazaj informoj
- Areo: 13 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.6193/17.1188
- Loĝantaro: 550
- Poŝtkodo: 8746
- Telefonprefikso: 93
Situo
Nagyrada situas en Montetaro Zala sur ebenaĵo, laŭ bordo de Eta Balatono, laŭ traira flankovojo. Zalakaros troviĝas 10, Zalakomár (kie estas fervojo) 15, Balatonszentgyörgy 20, Nagykanizsa 25 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1019. Ekde 1568 la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, poste en 1593 senhomiĝis, tamen post kelkej jaroj refondiĝis. En 1687 armeo de Habsburgoj bruldetruis la vilaĝon. En 1711 pesto okazis. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, kulturdomo, migra poŝto.
Vidindaĵo
- romkatolika novgotika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.