Nagymaros | |||
urbo | |||
|
|||
Areo | 34 km² (3 400 ha) | ||
---|---|---|---|
Loĝantaro | 4 721 | ||
Poŝtkodo | 2626 | ||
Telefona antaŭkodo | 27 | ||
Vikimedia Komunejo: Nagymaros | |||
Retpaĝo: www.nagymaros.hu | |||
Nagymaros [nadjmaroŝ] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szob. Nagy signifas hungare: granda.
Geografio
Nagymaros situas en maldekstra bordo de Danubo, sub piedoj de montaro Börzsöny, laŭ fervojo kaj vojo Budapeŝto-Szob. Kontraŭe estas Visegrád, inter ambaŭ urboj pramo faras kontakton. Sur la Danubo ekskursoŝipoj trafikas.
Historio
Ambaŭ komunumoj iĝis ĝemelurboj, kiel Buda kaj Pest. Rangoj de Visegrád estis valida ankaŭ por Nagymaros. La tataroj kaj poste la turkoj faris senhoma la komunumon, sed la loĝantaro trovis rifuĝejon en la arbaro de Börzsöny. Poste germanoj alvenis, iliaj posteuloj estis forpelitaj en 1946. La domojn okupis hungaraj forpelitoj el Slovakio.
Fine de la 20-a jarcento la komunumo iĝis politika atako. Oni planis tie akvocentralon, kiun la tiam naskiĝintaj demokrataj fortoj rifuzis. Oni komencis la konstruadon, sed fine rezignis pri tio.
La urbo estas ŝatata ekskursejo kaj feriejo.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Nagymaros) el la 14-a jarcento
- Kalvinana preĝejo (Nagymaros) konstruita en 1798
Famuloj
- En Nagymaros naskiĝis grafikisto Károly Raszler.
- En Nagymaros mortis komponisto-pianisto György Szabados, pentristo Celesztin Pállya, biokemiisto Tibor Gánti kaj kuracisto Lajos György Arányi.