Moftinu Mare (hungare: Nagymajtény nadjmajte:nj) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Carei. Administre ĝi apartenas al Moftin.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 894 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1 031 (germanoj, 31% hungaroj, rumanoj).
Historio
Ĝia unua mencio skribe estas en 1428. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Szatmár vármegye). Apud la vilaĝo senarmiĝis la milittrupoj de Francisko Rákóczi la 2-a en 1711 post la falo de la kontraŭhabsburga libereclukto.
Fonto
- Magyar nagylexikon
Renomaj personoj
- Endre Hegyi (9-a de aprilo 1916 - Budapeŝto, 14-a de julio 1995): poeto, tradukisto.
- György Kese (6-a de novembro 1906 - Cluj, 27-a de novembro 1977): ginekologo, medicinfakverkisto.
- László Vajthó (21-a de junio 1887 – Kecskemét, 23-a de decembro 1977): literaturhistoriisto, tradukisto, redaktoro, pedagogo, kandidato de literaturaj sciencoj (1952).
Eksteraj ligiloj
- Interaga mapo de distrikto Satu Mare
- Popolnombrado 2002
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2006-12-30 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.