Nagylengyel | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8983 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 502 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 49 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 47′ N, 16° 46′ O (mapo)46.77941111111116.768969444444Koordinatoj: 46° 47′ N, 16° 46′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 10,24 km² (1 024 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Nagylengyel [nadjlentjel] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg kun ĉirkaŭ 480 loĝantoj.
Geografio
Nagylengyel situas en Montetaro Zala. Riĉiĝon de la vilaĝo komenciĝis en la 1950-aj jaroj kun la naftoekspluato. Loĝantoj de Nagylengyel hejtis jam ekde 1958 per tergaso.
Historio
Nagylengyel estis unuafoje menciita en 1407 en formo de Lengel, en 1462 kiel Naghlengel por disigi de Kislengyel.
Oni trovis tie nafton (per borputo NL-2 (Nagylengyel-2)) la 11-an de marto 1951. Kvar jarojn poste oni elminis jam 1,2 milionojn da tuno. La pinto estis en 1963 kun 1,3 milionoj da tuno.
En Nagylengyel migra poŝto servas. Gravas tie preĝejo el la 18-a jarcento.
Famuloj
- En Nagylengyel naskiĝis fizikisto József Dombi.
- En ekstera parto de Nagylengyel (Henyehegy) naskiĝis skulptisto László Szlávics (pli aĝa).
Komunumoj pri lengyel (=polo) en Hungara reĝlando
Lengyel | Lengyelfalva | Lengyeltóti |
Nagylengyel | Székelylengyelfalva | Újlengyel |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.