Nagyhalász | |||
---|---|---|---|
| |||
Hungaria urbo | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4485 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 329 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 120 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 8′ N, 21° 45′ O (mapo)48.13333333333321.758333333333Koordinatoj: 48° 8′ N, 21° 45′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 44,34 km² (4 434 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nagyhalász [+] | |||
Nagyhalász [nadjhalAs] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Ibrány. La loknomo signifas: granda-fiŝisto.
Geografio
Nagyhalász situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, kontaktiĝanta la urbon Ibrány, fine estas etspura fervojo Nyíregyháza-Dombrád. Ibrány (urbocentro) troviĝas 4, Dombrád 21, Nyíregyháza 22, Debrecen 71, Budapeŝto 248 km.
Historio
La unua mencio de la komunumo okazis en la 13-a jarcento. La loĝantoj vivtenis sin dum la mezepoko el bestobredado, fiŝkaptado, fragmito-detranĉado. Post sekigo de la marĉa ĉirkaŭo, oni komencis kultivi la agron.
Vidindaĵoj
- nobeldomo de Csuha-Kállay
- Preĝejo Johano Nepomuka (Nagyhalász)
- Kalvinana preĝejo (Nagyhalász)
- Grek-katolika preĝejo
- etŝpura fervojo
Famuloj
En Nagyhalász naskiĝis:
- Gergely Kulcsár, lancoĵetisto
- Antal Nagy (1956), futbalisto.
Poemo
Pri la urbonomo temas poemo de Mihály Tompa. Laŭ tio la maljuna fiŝisto kaptis ŝatatan orfiŝon de la reĝidino. Redoninta la fiŝon li iĝis nobelo kaj la komunumo nomiĝis fiŝisto.