Nagybörzsöny [Nadjborĵonj] germane Deutsch-Pilsen estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szob. Nagy signifas: granda.
Bazaj informoj
- Areo: 51 km²
- Loĝantaro: 870
- Poŝtkodo: 2634
- Telefonprefikso: 27
Nagybörzsöny situas sur monto Börzsöny (borĵonj), laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo kaj rivero. En la komunumo foje-foje etfervojo funkcias. Oni planas funkciigi ĝin al Szob.
Historio
En la 12-a jarcento alvenis germanoj, kiuj minis orojn, arĝentojn, ferojn, plumbojn kaj sulfurojn. Dum la turka erao la vilaĝo ne senhomiĝis. En la 18-a j.c. denove alvenis germanoj. En la 18-a kaj 19-a jarventoj la regiono apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom.
Preĝejoj estas:
- Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Nagybörzsöny)
- Preĝejo de Sankta Nikolao (Nagybörzsöny)
- gotika mineja el la 14-a j.c.
- luterana klasikisma el la 18-a j.c.
Ĉe la vilaĝo akvomuelejo estas videbla.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.