Nagybánhegyes [nadjbAnhedjeŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Mezőkovácsháza. La nomo signifas granda-banuso-pinta. Ŝajnas, tiutempe pinta signifis ankaŭ kampon.
Bazaj informoj
- Areo: 42 km²
- Loĝantaro: 1500
- Poŝtkodo: 5668
- Telefonprefikso: 68
Geografio
Nagybánhegyes etendiĝas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Aere Mezőkovácsháza estas proksime, Békéscsaba troviĝas 37 km.
Historio
La unua mencio devenis el la 15-a jarcento, la komunumo nomiĝis pri banuso. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. La refondiĝo okazis en 1832, precipe slovakoj alvenis (tial la loknomo estis tiam Tótbánhegyes. Luterana preĝejo en 1895 konstruiĝis, kies turo estas 47 metrojn longa. La vilaĝo prenis epiteton nagy en 1910. Okazis loĝantaroŝanĝo inter slovakoj kaj hungaroj en 1947. Ekde 1971 kuracbanejo ekfunkciis.
Ne menciitaj vilaĝservoj estas romkatolika preĝejo, poŝto, kuracejo, lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, apoteko.
Famuloj
- En (tiam nomata) Tótbánhegyes naskiĝis:
- kemiisto Mihály Korbuly
- ministeria oficisto Lajos Thaisz.
- En Nagybánhegyes naskiĝis:
- Lajos Hanzó (historiisto)
- luktisto Ferenc Toma.