Nagyalásony [nadjalAŝonj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Devecser. Nagy signifas: granda.
Bazaj informoj
- Areo: 14 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 47.2314/17.3555
- Loĝantaro: 510
- Poŝtkodo: 8484
- Telefonprefikso: 88
Situo
Nagyalásony situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Pápa troviĝas 17, Devecser 19, Celldömölk 20, Ajka 25, Veszprém (urbo) 49, Budapeŝto 156 km-ojn .
Historio
La unua mencio devenis el 1240 laŭ la tiama ortografio "Olosun". En 1488 jam estis uzata Nagh Alason. Dum dominado de turkoj la vilaĝo ne senhomiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, migra poŝto, kuracejo.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario)
- luterana preĝejo
- malnova gastejo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.