Nago | |
---|---|
Tradukoj de नाग (nāga) Nagino: नागी (nāgī)[1] | |
Esperante | Nago |
Sanskrite | नाग (nāga) Nagino: नागी (nāgī)[2] |
Japane | ナーガ |
![]() ![]() | |

Statuo de la nago Muĉalindo ŝirmanta la budhon Gotamon ĉe la bikŝuejo Wat Phra That Doi Suthep en Ĉiang Mai, Tajlando.
Nago estas mitologia estaĵo, duone homo, duone vipero. Ili aperas en rakontoj en hinduismo, budhismo kaj ĝajnismo, kaj estas gravaj en pluraj mitologiaj tradicioj en Sudazio kaj sudorienta Azio.
Reprezentado
Ili estas reprezentitaj aŭ kiel homoj kun viperoj ĉe la hararo aŭ ĉirkaŭ la kolo, aŭ kiel gigantaj viperoj, aŭ kiel duone homoj de la kokso supren kaj duone viperoj de la kokso malsupren.[3]
Loĝloko
En hinduismo, ili loĝas en la subtera paradizo Patalo, kie ili estas regataj de la reĝo de la nagoj.[4] En budhismo, ili ofte loĝas en riveroj, lagoj kaj kavernoj.
Etimologio
En Sanskrito, la vorto nāga (नाग) estas la ordinara nomo de hindia kobro (Naja naja). Ĝi ankaŭ estas uzita por nomi viperon ĝenerale, ne nur kobron.[5]
Referencoj
- ↑ Sanskrit Dictionary. Arkivita el la originalo je 2021-02-24. Alirita 2018-09-27.
- ↑ Sanskrit Dictionary. Arkivita el la originalo je 2021-02-24. Alirita 2018-09-27.
- ↑ Jones, Constance. (2006) Encyclopedia of Hinduism (angle). Infobase Publishing, p. 300. ISBN 9780816075645.
- ↑ Elgood, Heather. (2000) Hinduism and the Religious Arts. Londono: Cassell, p. 234. ISBN 0-304-70739-2.
- ↑ Apte, Vaman Shivram. (1997) The student's English-Sanskrit dictionary, 3‑a eldono, Delhio: Motilal Banarsidass. ISBN 81-208-0299-3.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.