Nadlo estas pintoforma metala vergeto diversuza, inter kies uzoj estas la jenaj:[1]

  • Montrilo sur la ciferplato de kompaso, de magneta aŭ elektra aparato.
  • Ŝtala pinto de pafila aŭ kanona perkutilo.
  • Metala vergeto, servanta por reguligi la elfluon de likvo tra aperturo: ekzemple nadlo de karburilo de aŭtomobilo.
  • Vergeto el ŝtalo aŭ fibro, ricevanta kaj transdonanta la vibrojn de rotacianta gramofondisko.
  • Fino de injektilo, tra kiu elfluas sub premo la injektata likvo.
Nadloj de injektilo
  • Kirurgia kudrilo: kurba suturnadlo. Kaj pli amplekse kaj kun sama uzado, eble la plej ĉiutaga uzo kiel ne kirurgia, sed kudrilo por vestaĵoj, ŝuoj aŭ similaj ripareblaj objektoj.
  • Kristalo kun analoga formo.
  • Tre akra pinto de roko, en monto.

En la diversaj uzoj kaj signifoj nadlo povas esti sinonimo de pinglo, pinto, grifelo, gravurilo, kudrilo, montrilo.

Specifaj terminoj

  • Metala vergeto de iaj rullagroj (sinonimo al nadlolagro).

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. NPIV Alirita la 21an de Novembro 2018.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.