Nacia Parko Hainich
nacia parko en Germanio protektata areo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio

Proksimaj urbojEisenach, Bad Langensalza, Mühlhausen

Koordinatoj51° 5′ 48″ N, 10° 23′ 27″ O (mapo)51.096710.3908Koordinatoj: 51° 5′ 48″ N, 10° 23′ 27″ O (mapo)
Plej alta punktoAlter Berg [+]
- alteco494 m ü. NHN [+]

Areo75 km² (7 500 ha)[1]

Fondo31-a de decembro 1997[1]

Nacia Parko Hainich (Turingio)
Nacia Parko Hainich (Turingio)
DEC
Nacia Parko Hainich
Nacia Parko Hainich
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Nacia Parko Hainich

Vikimedia Komunejo:  Nationalpark Hainich [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Panoramo de la parko
Mapo

La Nacia Parko Hainich estas nacia parko en Turingio. Ĝi fondiĝis je la 31a de decembro 1997[1] kaj fariĝis la 13a Nacia Parko de Germanujo. En Turingio ne estas alia nacia parko. Ĉefa celo de la parko estas protekti la hejman fagoarbaron.

Geografio

La parko havas grandecon de 75 km²[1] kaj ĝi troviĝas en la okcidento de la federacia lando, oriente de la rivero Werra. Proksime estas la urba triangulo Eisenach-Mühlhausen-Bad Langensalza. Sude estas la samnoma, proksimume 160 kvadratajn kilometrojn vasta montoĉeno Hainich.

Flaŭro

En la nacia parko dominas ĉiuj specoj de fagoj, sed krome ankaŭ estas multaj aliaj falfoliaj arbospecoj.

Bestoj

Ene de la Hainich estas multaj specoj de sovaĝaj katoj, vespertoj (Mikrokiropteroj) kaj aliaj bestoj.

Celo de la nacia parko

En la nacia parko estu mezeŭropa arbaro, laŭ la naturo, do oni tute ne uzos la arbaron por forstekonomiaj celoj. Ĝi estas nun la plej granda natura falfolia arbaro en Germanio.

Literaturo

  • Hainich Artenbuch - Tiere, Pflanzen und Pilze im Nationalpark Hainich, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2005, ISBN 978-3-937135-37-3

Referenco

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Eŭropaj fagaj arbaroj (Unesko)

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.