Nacia malplimulto estas etna malplimulto kiu plenumas la kondiĉojn de la kadra konvencio por la protekto de naciaj malplimultoj de la Konsilio de Eŭropo kaj estas agnoskata laŭ ŝtata juro, aŭ de komparebla kulture protekta konvencio de internacia juro en alia mondoparto.

Kontraste al etna grupoetna malplimulto, la termino "nacia malplimulto" aludas al jura statuso, kun la garantio de certaj rajtoj ekzemple en edukado, lingvotrejnado aŭ aliro al amaskomunikiloj. Ne gravas ĉu la grupo de civitanoj apartenas al la etno de alia ŝtato (ekzemple, danoj en Germanio, hungaroj en Rumanio, italoj en Slovenio, germanaj malplimultoj en orienta Eŭropo), ĉu temas pri malplimulto vivanta en pluraj landoj (ekzemple, frisoj en Germanio kaj Nederlando, ciganoj en multaj partoj de Eŭropo) aŭ kiel fermita etno en nur unu lando (ekzemple, soraboj en Germanio, kaŝuboj en Pollando).

Pli detale pri la penoj pri protekto de naciaj malplimultoj en la ŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo legu en la artikolo kadra konvencio por la protekto de naciaj malplimultoj.

Vidu ankaŭ


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.