Nacia junulara konsilio de Nederlando | ||
---|---|---|
Nationale Jeugdraad | ||
ombrelorganizaĵo | ||
Komenco | 2001 | |
Lando(j) | Nederlando vd | |
Sidejo | Utrecht, Nederlando | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Nacia junulara konsilio de Nederlando - nacilingve Nationale Jeugdraad - estas federacio en Nederlando reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la nacia junulara konsilio de Nederlando estas la urbo Utrecht.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- plia prezento Arkivigite je 2022-09-27 per la retarkivo Wayback Machine (nederlande)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.