Nacia Parko Tortuguero | ||
---|---|---|
nacia parko [+] | ||
Lando | Kostariko | |
Provinco | Provinco Limón | |
Proksima urbo | Tortuguero | |
Supermara alteco | 8 m [+] | |
Koordinatoj | 10° 25′ 24″ N, 83° 29′ 48″ U (mapo)10.4232-83.4967Koordinatoj: 10° 25′ 24″ N, 83° 29′ 48″ U (mapo) | |
Areo | 312 km² (31 200 ha) [+] | |
Estiĝo | 1975 | |
Vizitantoj | 10 000 (1995) | |
Nacia Parko Tortuguero | ||
Vikimedia Komunejo: Tortuguero National Park [+] | ||
La Nacia Parko Tortuguero aŭ en hispana oficiale Parque Nacional Tortuguero [tortugEro] (signife testudejo) estas situanta norde de la vilaĝo Tortuguero kaj sude de Parismina, nordorienta Kostariko. Ĝi troviĝas ene de la testuda rezervejo "Área de Conservación Tortuguero" (ACTo). Ĝi enhavas 31.187 hektarojn terajn kaj 52.000 ha marajn.
La famaj kanaloj estas parte enkonduka de Tortuguero. Imprese ili estis kreataj el naturaj lagunoj kaj riveroj, inter kiuj la samnoma Rivero Tortuguero.
Klimato
Ties klimato estas malseka; jara pluvokvanto atingas ĝis 6000 mm en la norda parto de la parko. Estas unu el la areoj plej pluvoricevantaj de la lando. Ne estas seka epoko, sed ja pluvas malmulte en februaro, marto kaj oktobro.
Flaŭro kaj faŭno
Tortuguero famas pro ovodemetado fare de testudinoj sur ties strandoj. Estas ankaŭ nombroj de specioj de simioj, ranoj, igvanoj, fiŝoj, krokodiloj, manatoj, pumoj kaj multaj aliaj bestospecioj.
Bildaro
Vidu ankaŭ
- Naciaj Parkoj de Kostariko
- Testudoj
Eksteraj ligiloj
- Dokumentalo Parque Nacional Tortuguero, Costa Rica Tesoro Natural Arkivigite je 2014-11-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de la Nacia Parko Tortuguero, Área de Conservación Tortuguero Arkivigite je 2011-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo por flugoj kaj gastigado en Tortuguero por la ovodemeta sezono de testudoj Arkivigite je 2012-01-02 per la retarkivo Wayback Machine