Nacia parko Kakaduo | |
angle: Kakadu National Park | |
nacia parko | |
Nacia parko Kakaduo | |
Oficiala nomo: Kakadu National Park | |
Lando | Aŭstralio |
---|---|
Federacia ŝtato | Norda Teritorio |
Partoj | Roko Nourlangie, Ubirr |
Rivero | Aligatora rivero |
Situo | Nacia parko Kakaduo |
- koordinatoj | 13° 02′ 11″ S 132° 26′ 23″ O / 13.03639 °S, 132.43972 °O (mapo) |
Longo | 200 km (124 mi) |
Larĝo | 100 km (62 mi) |
Areo | 19,804 km² (1 980,4 ha) |
Establita | 5-a de aprilo 1979 |
Por publiko | jes |
Vizito | 250 000 (2002) |
Plej facila aliro | Jabiruo |
Horzono | UTC (UTC+9:30) |
- somera tempo | UTC (UTC+10:30) |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Nacia parko Kakaduo |
Tipo de heredaĵo | miksita heredaĵo |
Jaro | 1981 (#5) |
Numero | 147 |
Regiono | Azio-Oceanio |
Kriterioj | i, vi, vii, ix, x |
Situo enkadre de Aŭstralio
| |
Vikimedia Komunejo: Kakadu National Park | |
Retpaĝo: www.environment.gov.au/parks/kakadu/ | |
Portalo pri Aŭstralio | |
Nacia parko Kakaduo (angle Kakadu National Park) troviĝas en Supra Pinto de Norda Teritorio en Aŭstralio, proksime 171 km sudoriente de urbo Darvino. Ĝi estis proklamita en la jaro 1981 kaj la saman jaron dum la 5-a kunsido ankaŭ enskribita en liston de Monda heredaĵo de Unesko.
La Nacia parko Kakaduo kovras areon granda 1 980 400 ha, en la plej longa sektoro de nordo al sudo ĝi mezuras preskaŭ 200 km kaj de oriento al okcidento pli ol 100 km, kio estas teritorio same granda kiel Israelo aŭ unu triono de Tasmanio.
La parko estas signifa tuj el kelkaj motivoj. Ĝi estas nekutime riĉa ofte ankaŭ rilate al endanĝerigitaj animalaj kaj plantaj specioj, ĝis nun estis sur ties teritorio registritaj pli ol 280 birdaj, 60 mamulaj, 50 nesalakvaj, 10 000 insektaj kaj 1600 plantaj specioj. La teritorio estas ankaŭ signifa rilate al arkeologia flanko, fare de homo ĝi estas seninterrompe loĝigata minimume 40 000 jaroj. Ĉi tie troviĝas ankaŭ urania minejo, kiu apartenas al la plej produkta en la mondo.
La parko ricevis sian nomon laŭ malĝusta prononco de vorto Gagudju, kiu devenas el hodiaŭ jam neuzata lingvo de lokaj indiĝenaj loĝantoj vivantaj en ties norda parto.
Fotografioj
- Transverse tra orienta Aligatora rivero
- Nanidjako - Nacia parko Kakaduo
- Krutaĵo kaj marĉoj en Kakaduo
- Spinifex grass
- Akvofalo en Nacia parko Kakaduo
- Salakva krokodilo en Kakaduo