Nacia Muzeo de Antropologio | |||
---|---|---|---|
Museo Nacional de Antropología | |||
nacia muzeo • muzea konstruaĵo • arkeologia muzeo | |||
Lando | Meksiko vd | ||
Situo | Miguel Hidalgo | ||
Adreso | Av. Paseo de la Reforma s/n, colonia Polanco, alcaldía Miguel Hidalgo, Ciudad de México, México. | ||
Poŝtkodo | 11560 | ||
Situanta sur | Paseo de la Reforma | ||
Arkitekto(j) | Pedro Ramírez Vázquez • Rafael Mijares Alcérreca vd | ||
Estiĝo | 1964 | ||
Koordinatoj | 19° 25′ 34″ N, 99° 11′ 10″ U (mapo)19.426111111111-99.186111111111Koordinatoj: 19° 25′ 34″ N, 99° 11′ 10″ U (mapo) | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | {{{vizitantoj}}} | ||
Retpaĝo | https://www.mna.inah.gob.mx/ | ||
La Nacia Muzeo de Antropologio (hispane Museo Nacional de Antropología) estas unu el la plej gravaj muzeoj en Meksikurbo kaj eĉ de Ameriko.[1] Ĝi estis planita por hejmo kaj ekspoziciejo de la arkeologia heredaĵo de la popoloj de Mezameriko, same kiel por montri la etnan aktualan diversecon de la lando. La nuntempa konstruaĵo de la MNA estis konstruita inter 1963 kaj 1964 en la Arbaro Ĉapultepek laŭ ordonoj de la prezidento Adolfo López Mateos, kiu inaŭguris ĝin la 17an de septembro 1964. Aktuale, la konstruaĵo de la MNA havas 23 salonojn de konstanta ekspozicio, 1 salonon de provizoraj ekspozicioj kaj du aŭditoriojn. Krome ĝi estas hejmo de la enhavo de la Nacia Biblioteko de Antropologio kaj Historio.
La kolekto de la Nacia Muzeo de Antropologio estas kunformita de nombraj arkeologiaj kaj etnografiaj pecoj devenaj el la tuta Meksiko. Inter kelkaj el la plej simbolaj pecoj de la kolekto troviĝas la Sunŝtono —kiu estas la kerno mem de la muzeo—, la monumentaj skulptaĵoj teotihuakanaj dediĉitaj al la diinoj de akvo, la trezoro de la tombo de la reĝo Pakal, same kiel atlanto tolteka alportita el Tollan-Xicocotitlan kaj la Monolito de Tláloc kiu gardas la enirejon al la muzeo.
La MNA konstituas unu de la ĉefaj lokoj de turisma intereso de Meksiko. Ĝi allogas ĉiujare pli ol du milionoj da vizitantoj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ «Terra - Diana Magaloni, nueva directora del Museo Nacional de Antropología e Historia - Museos - Arte y Cultura».