En pluraj ŝtatoj la nacia parlamento aŭ parlamenta ĉambro havas la nomon Nacia Konsilio:
- la Nacia Konsilio de Aŭstrio (germane Nationalrat) estas la unua ĉambro de la parlamento de Aŭstrio,
- la Nacia Konsilio de Svislando (germane Nationalrat) estas la granda ĉambro de la Federacia Asembleo, la parlamento de Svislando,
- la Nacia Konsilio de Slovakio (slovake Národná rada) estas la parlamento de Slovakio,
- la Nacia Konsilio de Litovio kutime nomatas laŭ sia historia litova nomo Seimas,
- la Nacia Konsilio de Slovenio (slovene Državni svet) estas la supra ĉambro de la parlamento de Slovenio,
- la Nacia Konsilio de Namibio (angle National Council) la supra ĉambro de la duĉambra parlamento de la Respubliko Namibio kaj fine
- la Federacia Nacia Konsilio estas la parlamento de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.
Historie aldone
- inter la jaroj 1952 kaj 1989 Nacia Konsilio (pole Rada Narodowa) estis la nomo de regionaj parlamentaj reprezentejoj de la polaj administraj regionoj, la vojevodioj (województwa), kaj de la distriktoj (powiaty), en la sub sovetunia premo instalita Popola Respubliko de Pollando, kiuj estis kreitaj por doni al la komunisma reĝimo demokratian fasadon, kaj
- inter la jaroj 1990 kaj la 15-a de januaro 2007 la Nacia Konsilio de Nepalo (nepale Rashtriya Sabha) estis la supra ĉambro de la parlamento de Nepalo.
Krome la la vorto Nacia Konsilio interalie uziĝas en la sekvaj kuntekstoj:
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.