Nacia Irana Naftofirmao
شرکت ملی نفت ایران
negoco naftofirmao entrepreno publika kompanio vd
Dum 30-a de aprilo 1951 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Mohamed Mosadek vd
Sidejo Teherano
Lando Irano
Agokampo petrokemiaĵo
filiaj kompanioj Iranian Offshore Oil Company vd
Posedataj kompanioj Sanat Naft F.C. National Iranian South Oil Company Iranian Offshore Oil Company Naft Ghaemshahr F.C. Iranian Central Oil Fields Company vd
TTT Oficiala retejo

La Nacia Irana Naftokompanio (perse شرکت ملـی نفت یران, Sherkat-e Melli-ye Naft-e Īrān; angle National Iranian Oil Company, mallongigite NIOC) estas registarposedata korporacio sub la administrado de la Ministerio de Nafto de Irano, respondeca por la produktado kaj distribuado de la nafto kaj tergaso de Irano. La ĉefsidejo de la firmao estas en Teherano. La firmao estis establita en 1948 kaj estis redifinita kiel parto de la konsorcia interkonsento de 1954. La firmao vicas kiel la dua plej granda naftokompanio en la mondo, post Aramco, kiu estas posedata fare de Saud-Arabio [1].

La firmao respondecas ekskluzive pri la serĉado, borado, produktado, distribuo kaj eksportado de nafto, same kiel la serĉo, eltiro kaj vendo de tergaso kaj likvigita tergaso. La Irana Naftokompanio eksportas troan produktadon laŭ komercaj konsideroj ene de la kvotoj fiksitaj de OPEL. Komence de 2015, la reakireblaj likvaj hidrokarbonaj rezervoj de la kompanio estis 156.53 miliardoj da bareloj (24.886 km3) (10% de la tutmonda provizo). La nuna produktadkapacito de irana naftokompanio inkluzivas pli ol 4 milionoj da bareloj (640 miloj da m3) de nafto kaj pli ol 750 milionoj da kubaj metroj da gaso tage [2].

Historio

Fono: 1901 - 1951

Vidu Anglo-Persian Oil Company

En majo 1901, William Knox d'Arcy ricevis koncesion de la ŝaho por serĉi nafton. En majo 1908, nafto estis malkovrita, kaj ĝi estis la unua signifa trovaĵo en la Proksima Oriento [3].

En 1935, Reza Ŝaho Pahlavi petis al la internacia komunumo nomi la landon "Irano", kaj kiel rezulto la nomo de la Anglo-Persian Oil Company (APOC) estis ŝanĝita al la Anglo-Irana Oil Company (AIOC) [3]. Post la Dua Mondmilito, la naciisma movado intensigis en Irano, precipe ĉirkaŭ la iranaj naturresursoj estantaj ekspluatata de la eksterlandaj firmaoj sen konvene kompensi la iranajn impostpagantojn. La Anglo-Iranian Oil Company kaj la okcidenta por-irana registaro gvidita fare de ĉefministro Haĵ Ali Razmara komence rezistis naciisman premon ŝanĝi la kondiĉojn de la koncesio de la naftokompanio en favoro de Irano. En marto 1951 Razmara estis murdita; kaj Mohamed Mosadek, naciista politikisto, estis elektita kiel la nova ĉefministro fare de la Majliso de Irano [4][5].

Irana Naftokompanio: 1951-1979

La emblemo de la naftokompanio de la 1950-aj jaroj ĝis la 1970-aj jaroj
La ŝaho Mohamed Reza Pahlavi malfermas la marajn instalaĵojn de la irana naftokompanio en 1970

En April 1951, la Majliso naciigis la iranan naftoindustrion pere de unuanima voĉdono, kaj la Nacia Irana Naftokompanio estis establita [6]. La Anglo-Irana-Naftokompanio reprenis ĝian administradon de Irano kaj organizis efikan tutmondan embargon de irana nafto. La brita registaro, kiu posedis la anglo-iranan firmaon, defiis la ŝtatigon ĉe la Internacia Kortumo en Hago, sed ĝia plendo estis malakceptita.

En la printempo de 1953, la nove enpostenigita usona prezidanto Dwight Eisenhower rajtigis la Centran Inteligentan Agentejon (CIA) organizi puĉon kontraŭ la registaro de Mosadek. En aŭgusto 1953, kiel rezulto de la puĉo enposteniĝis la por-okcidentan generalon Fazlollah Zahedi kiel la nova ĉefministro, kune kun la reveno al Irano de ŝaho Mohamed Reza Pahlavi de lia mallonga ekzilo en Italio [7].

En 1954, la Anglo-Irana-Naftokompanio nomiĝis la British Petroleum Company. Sub premo de Usono, la firmao decidis akcepti membrecon en konsorcio de firmaoj, fondita en oktobro 1954, por resendi iranan nafton al la internacia merkato. Ĝi korporaciiĝis en Londono kiel holdingo nomata "Iranian Oil Participants", mallongigite‏ IOP) [8][9]. La fondmembroj de IOP inkluzivis British Petroleum (40%), Gulf (pli posta Chevron, 8%), Shell (14%) kaj Compagnie Française des Pétroles (pli posta Total SA, 6%). La kvar partneroj de Aramco - Standard Oil de Kalifornio (SoCal, pli posta Chevron), Standard Oil de Nov-Ĵerzejo (pli posta Exxon, tiam ExxonMobil), Standard Oil de Nov-Jorkio (pli posta Mobil, tiam ExxonMobil), kaj Texaco (pli posta Chevron) - ĉiu posedis 8% de la holdingo [4].

Ĉiuj IOP-membroj rekonis la posedrajton de la National Iranian Oil Company pri la nafto kaj instalaĵojn en Irano, kaj la rolo de la IOP estis funkciigi kaj administri ilin. La IOP korporacio jesis dividi profitojn sur 50-50 bazo kun Irano, "sed nek malfermi ĝiajn kontaĵojn al la kritikistoj de Irano nek permesi al irananoj membrigi la estraron de direktoroj." [10]

En Irano IOP daŭre funkciis ĝis la islama revolucio en 1979. La nova registaro de Ajatolo Ĥomejni konfiskis ĉiujn aktivaĵojn de la firmao en Irano. Laŭ la retejo de la firmao: La venko de la Islama Revolucio nuligis la 1954-datita konsorcian interkonsenton kaj ĉiujn rilatajn regularojn. La potencpreno en Irano fare de la nova Islama Respubliko kaŭzis la retiron de eksterlandaj laboristoj de la naftoindustrio de Irano, kaj irananoj prenis plenan kontrolon de ĝiaj aferoj [11].

Iranaj nafto- kaj gaskampoj, infrastrukturo
Irana petrolproduktado, enlanda konsumo kaj eksportaĵoj

Por plia legado

  • Bamberg, James H. (1994) The History of the British Petroleum Company: The Anglo-Iranian Years, 1928–1954 II. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 9780521259507.
  • Bamberg, James H. (2000) The History of the British Petroleum Company: British Petroleum and Global Oil, 1950–1975: The Challenge of Nationalism III. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 9780521785150.

Referencoj

  1. PIW Ranks The World's Top Oil Companies. Arkivita el la originalo je 2009-03-18. Alirita 7 February 2012.
  2. Iran's foreign trade report Arkivigite je 2013-03-10 per la retarkivo Wayback Machine Iran Trade
  3. 1 2 “D'Arcy, William Knox (1849–1917)”, Darcy William Knox. Australian Dictionary of Biography.
  4. 1 2 The Cambridge History of Iran, Volume 7. Cambridge University Press. p. 665.
  5. Yousof Mazandi, United Press, and Edwin Muller, Government by Assassination (Reader's Digest September 1951).
  6. "Britain Fights Oil Nationalism", The New York Times.
  7. "New York Times article, 1953", The New York Times, 20 August 1953.
  8. Marius Vassiliou, Historical Dictionary of the Petroleum Industry : Volume 3. p. 269.
  9. Lauterpacht, E. International Law Reports. p. 375.
  10. Kinzer, All the Shah's Men, (2003), pp. 195–6.
  11. NIOC Website Brief History of Iran Oil Company Arkivigite je 2017-10-13 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.