Nacia Botanika Ĝardeno de Irano | ||
---|---|---|
perse باغ گیاهشناسی ملی ایران | ||
Nacia Botanika Ĝardeno de Irano | ||
Botanika Ĝardeno | ||
botanika ĝardeno [+] | ||
Municipo | Teherano | |
Koordinatoj | 35° 44′ 19″ N, 51° 10′ 29″ O (mapo)35.73861111111151.174722222222Koordinatoj: 35° 44′ 19″ N, 51° 10′ 29″ O (mapo) | |
Areo | 1,45 km² (145 ha) [+] | |
Nacia Botanika Ĝardeno de Irano | ||
Vikimedia Komunejo: National Botanical Garden of Iran [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Nacia Botanika Ĝardeno de Irano (perse باغ گیاهشناسی ملی ایران) estas botanika ĝardeno en Teherano, Irano. Ĝia areo estas ĉirkaŭ 150 hektaroj kaj estas planita kiel la ĉefa centro por hortikulturo kaj planta taksonomio en Irano. Herbariumo de Iranaj plantoj (TARI) estas iom post iom konstruata kaj nun konsistas el ĉirkaŭ 160 000 plantoj. Ekzistas ankaŭ ĝardenoj de ne-iranaj plantoj kiel himalajaj, amerikaj, japanaj, afrikaj, kaj aŭstraliaj.[1]
La ĝardeno ankaŭ enhavas arboretariumon, ses lagojn, montetojn (por reprezenti la Alborz- kaj Zagros-montarojn kaj la Himalajan), rok-ĝardenon, akvofalon, marĉ-regionon, dezertajn plant-regionojn, sal-lagon kaj uedon, riveron ĉirkaŭ 1 km longa, sistematikan regionon, frukt-ĝardenon, piknikan lokon kun kelkaj pavilonoj kaj aliajn faciligaĵojn. La botanika kaj hortikultura librejo enhavas pli ol 11 000 volumoj.
Referencoj
- ↑ National Botanical Garden of Iran. Research Institute of Forests and Rangelands. Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita 2012-10-28.
Eksteraj ligiloj
- Vebejo Arkivigite je 2019-08-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Foto-Galerio de Nacia Botanika Ĝardeno de Irano/Tehrano Arkivigite je 2018-01-30 per la retarkivo Wayback Machine