Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio | |||
---|---|---|---|
nacia muzeo • arkeologia muzeo • monumento | |||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Madrido | ||
Poŝtkodo | 28001 | ||
Situanta sur | calle de Serrano | ||
Estiĝo | 1867 | ||
Direktoro | Andrés Carretero Pérez | ||
Koordinatoj | 40° 25′ 25″ N, 3° 41′ 22″ U (mapo)40.423645-3.689422Koordinatoj: 40° 25′ 25″ N, 3° 41′ 22″ U (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.man.es/ | ||
La Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio (hispane Museo Arqueológico Nacional de España) troviĝas en la nomata Palaco de Bibliotekoj kaj Muzeoj de Madrido, Hispanio, en konstruaĵo de la 19-a jarcento de la arkitekto Francisco Jareño kundividita kun la Nacia Biblioteko. Ĝi troviĝas en la strato Serrano, ĉe la Placo Kolumbo. La muzeo estis fondata en 1867 laŭ reĝa dekreto de Izabela la 2-a. Ĝia kreado estis pro la neceso disponigi muzeon kie, simile al la aliaj eŭropaj landoj, oni povus konservi, klasifi kaj montri la arkeologiajn materialojn, etnografiaĵojn, dekoraciajn artojn kaj numismatikaĵojn kiuj estis kolektitaj de la hispanaj monarĥoj en la Reĝa Biblioteko kaj en aliaj institucioj. En 1941 la kolektoj de la amerika arkeologio estis elbranĉigitaj de la muzeo por la kreado de nova muzeo: Muzeo pri Ameriko. En 2003 la Muzeo havis 34 salonojn kiuj reprezentis 22 periodojn de la kulturo kaj historio de Hispanio kaj aliaj landoj. Ĝi havas pli ol 1.300.000 objektojn.
Pro riparado la muzeo fermiĝis julie de 2011 kaj malfermiĝos fine de 2013 aŭ komence de 2014.