Nacia Ĝendarmaro de Francio
emblemo
ĝendarmaro
Komenco 1791 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Moto Pour la patrie,
l'honneur et le droit


Por la patrujo,
honoro kaj leĝo
----
Une force humaine
Humana forto

Membro de Eŭropa Ĝendarmaro vd
Filioj Lernejo de la Oficiroj de la Nacia Ĝendarmaro vd
Retejo Oficiala retejo
Francaj gendarmoj sur motorcikloj

La Franca Ĝendarmaro, oficiale La Nacia Ĝendarmaro (france Gendarmerie nationale, prononco ʒɑ̃daʁməʁi nɑsjɔnal) estas unu el la du naciaj polictrupoj en Francio, apud la Nacia Polico. Ĝi estas filio de la militfortoj de Francio, kiu funkcias sub la komuna aŭtoritato de la Ministerio pri Interno kaj la Ministerio pri Defendo. La ĝendarmaro havas jurajn taskojn, administrajn taskojn, kaj armeajn taskojn. En 2023, la ĝendarmaro havis pli ol cent mil armeajn kaj civilajn dungitojn [1].

La ĝendarmaro respondecas pri plenumado de la leĝo en la malgrandaj urboj, en la kamparaj lokoj kaj la antaŭurboj, dum la nacia polico, kiel civila polictrupo, respondecas pri plenumado de la leĝo kaj ordo en la urboj mem. Pro ĝia armea statuso, la ĝendarmaro elfaras diversajn armeajn kaj defendmisiojn. La ĝendarmaro ankaŭ havas filiojn por batali komputilajn krimojn.

La ĝendarmaro estas la posteulo de la maréchaussée, la plej malnova polickorpo en Francio kiu komencis sian vojon reen en la Mezepoko [2]. Ĝi estis establita en 1721 kaj la leĝo de la 17-a de aprilo 1798 establis la principojn de funkciado kaj ĝiajn taskojn [3]. La ĝendarmaro havas kulturan influon kaj tradiciojn kiuj influis la tutan mondon ekde la tempo de la Franca Imperio [4][5].

Organize, ĝi apartenas al la militfortoj de Francio, sed por operacioj sur franca teritorio ĝi estas subigita al la Ministerio de Interno. Dum la ĝentila polico havas ĉefan respondecon por grandurboj kaj pli grandaj urboj, estas la tasko de la ĝendarmaro plenumi leĝon kaj ordon en la franca kamparo. Krome, la nacia ĝendarmaro havas kelkajn specialajn unuojn inkluzive de aviadiloj kaj helikopteroj, mara polico, tumultpolico, taktikaj unuoj, ceremoniaj unuoj kaj gardista polico.

Filiunuoj

Fontoj

  • Maurel, Gilbert. (2013) La guerre d'un gendarme en Algérie (france). Éditions L'Harmattan. ISBN 978-2-336-00943-8.

Referencoj

  1. "Memogend 2019".
  2. Gendarmerie nationale; Sirpa Gendarmerie (2016-10-16). "La gendarmerie, héritière des maréchaussées" [The Gendarmerie, successor of the maréchaussées]. French Ministry of Interior (in French). Retrieved 2021-12-14.
  3. French Gendarmerie nationale Arkivigite je 2020-02-01 per la retarkivo Wayback Machine, NATO STABILITY POLICING CENTRE OF EXCELLENCE (angle)
  4. Brown, Howard G.. (29 November 2007) Ending the French Revolution, p. 189–190. ISBN 978-0-8139-2729-9.
  5. Schama, Simon. (1989) Citizens. A Chronicle of the French Revolution. ISBN 0-670-81012-6.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.