Naan aŭ naan-pano, barata flano (ofte nan, non) estas flano, kiu estas manĝata en suda kaj centra Azio kiel akompana manĝaĵo al varmegaj nutraĵoj. Naan estas permane distirata antaŭ ol ŝovante ĝin en la bakujon, tiel ĝia rando estas pli dika ol la interna parto, tiel similas al pico.
Naan estas pretigita el acidigita pasto, ekz. per aldono de jogurto, same kun helpo de gisto aŭ bakpulvoro. Originale, ĝi estis pretigite per milio kaj gisto, hodiaŭ oni pretigas ofte per tritika faruno.
vort-origino
La vorto Naan signifas en la iranaj lingvoj simple „pano“.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.