La Naŭ-streka linio (Ĉine: 南海九段线; pinyin: nánhǎi jiǔduàn xiàn; alivorte, la "naŭ-segmenta linio en la Sud-Ĉina Maro"; Vjetname: Đường lưỡi bò; alivorte, la "bovino-langa linio") estas la nomo kutime donita al la linio, kiu montras la teritoriajn postulojn de la Ĉina Registaro en la Sud-Ĉina Maro. Ĉi tiu linio aperas en ĉiuj mapoj produktitaj en Ĉinio, kaj konsistas el naŭ-strekoj. La linio inkluzivas praktike la tuton de la Sud-Ĉina Maro, de la marbordoj de Vjetnamio ĝis tiuj de Malajzio kaj la Filipinoj. En ĝia interno troviĝas kelkaj disputitaj senhomaj insularoj, inkluzive de la Spratly kaj de la Insularo Paracel.

La naŭ-streka linio estis unue elpensita de la registaro de la Respubliko de Ĉinio en 1947. Post kiam la Komunisma Partio transprenis la regadon de Ĉinio en 1949, ĝi ankaŭ adoptis la saman teritorian postulon. Ankaŭ la registaro de Tajvano, kiu devenas de la Respubliko Ĉinio, ankoraŭ oficiale daŭrigas la postulon.

Malgraŭ la vaga postulo, kiun la naŭ-streka linio reprezentas, Ĉinio ĝis hodiaŭ ankoraŭ ne formale specifis ĝian detalajn teritoriajn postulojn en la Sud-Ĉina Maro. La ĉinia registaro asertas, ke ĝiaj postuloj havas historian bazon. Tamen la registaroj de kelkaj najbaraj landoj, inkluzive de Vjetnamio, la Filipinoj kaj Malajzio, malagnoskas la ĉinan postulon kaj mem postulas parton de la teritorio inkluzivita en la linio. Ĉi tiu disputo jam kondukis al malplibonigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj kelkaj el ĝiaj najbaroj, kaj eĉ al malferma militado inter Ĉinio kaj Vjetnamio.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.