Nacidemokrata partio de Germanio | |
---|---|
Nationaldemokratische Partei Deutschlands | |
politika partio en Germanio • Beobachtungsobjekt | |
Lando | Germanio |
Estro | Udo Pastörs |
Fondiĝo | 28-an de novembro 1964 en Hanovro |
Ĉefa sidejo | 16 landaj ligoj, distriktaj asocioj |
Ideologio | Naciismo |
Internacia aliĝo | Eŭropa Nacia Fronto |
Retejo | https://npd.de/ |
La Nacidemokrata partio de Germanio (germane Nationaldemokratische Partei Deutschlands, mallongigo NPD; nova nomo de junio 2023 Die Heimat [1]) estas malgranda, ekstreme naciisma politika partio en Germanio. Ĝi fondiĝis la 28-an de novembro 1964 en Hanovro kaj havas nuntempe 6000 membrojn. Ĝia nuntempa prezidanto estas Udo Voigt. La Jungen Nationaldemokraten kun 350 membroj estas la junulara organizado de la partio.
La NPD ne havas deputitojn en la federacia parlamento de Germanio (Bundestag). Ĉe la federaciaj balotoj de 2005 ĝi ricevis kun 1,6 % de la voĉoj sian plej bonan rezulton depost 1969. La partio havas 8 deputitojn en la parlamento de la federacia lando Saksio kaj 6 deputitojn en la parlamento de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ĝi ankaŭ estas reprezentata en kelkaj germanaj komunumaj parlamentoj.
La germana Verfassungsschutz (informservo pri protektado de la konstitucio) rigardas la partion kiel ekstreme dekstra kaj ksenofobia kaj daŭre observas ĝin.