NKVD | ||
---|---|---|
ministerio pri internaj aferoj • Popolkomisaro | ||
Komenco | 10-a de julio 1934 vd | |
Fino | 26-a de aŭgusto 1946 vd | |
Antaŭe | Joint State Political Directorate vd | |
Poste | Ministerio pri Internaj Aferoj de Sovetio • Ministry for State Security (Soviet Union) • Ministry of Internal Affairs of the Russian Federation vd | |
Geografia situo | 55° 45′ 38″ N, 37° 37′ 41″ O (mapo)55.760637.6281Koordinatoj: 55° 45′ 38″ N, 37° 37′ 41″ O (mapo) | |
Lando(j) | Sovetunio vd | |
Sidejo | Lubjanka | |
| ||
Ĉefestro(j) | Genrich Jagoda • Nikolaj Jeĵov • Lavrentij Berija vd | |
Filioj | gulago vd | |
NKVD (ruse Народный комиссариат внутренних дел, Popola Komisariato pri internaj aferoj) estas mallongigo de la sovetia sekreta polico, kiu ekzistis inter 1934 kaj 1946. Ĝi estis centra organo, kiu administris internan sekurecon, spionadon kaj kontraŭspionadon. En 1946 ĝi transformiĝis en la Ministerio pri internaj aferoj.
La nomo NKVD fariĝis onidire sinonimo de ĉiuj krimoj faritaj de sovetoj. La Komisarejo estis ĉefa instrumento en la manoj de sovetiaj aŭtoritatoj, kiun oni uzis por grandegaj persekutoj kontraŭ propraj civitanoj, eksterlande kaj dum amasaj deportadoj de diversaj nacioj. Organoj de NKVD estis ankaŭ plenumanto de masakro de Katin - la murdo de oficiroj de Pola Armeo en 1940 kaj postmilita dispafigado de poloj kune kun malliberigado en estintaj koncentrejoj, ekz. en Majdanek. Malliberejon de NKVD en la Kastelo de Lublin trapasis postmilite ĝis 1954 ĉirkaŭ 35 miloj de poloj kaj 333 estis mortigitaj. La 22-an de junio 1941 Politburoo de Komunista Partio de Belorusio voĉdonis devigante NKVD mortkondamni malliberulojn troviĝantaj en okcidenta Belorusio. Du tagojn poste la ĉefo de NKVD Lavrentij Berija ordonis dispafi ĉiun enketatan malliberulon kaj kondamnitan pro kontraŭrevolucia agado, ekonomia saboto, diversio kaj antisovetia agado. Tio komencis lavangon de krimoj en malliberejoj. Laŭ sovetuniaj donitaĵoj el la 10-a de junio 1941, do preskaŭ antaŭtage de la germana agreso, en limregionaj malliberejoj estis ĉirkaŭ 40 mil personoj:
- en malliberejoj de Okcidenta Ukrainio ĉirkaŭ 21 mil
- en malliberejoj de tiel nomata Okcidenta Belorusio ĉirkaŭ 16.5 mil
- en vilna regiono ĉirkaŭ 2.5 mil
Entute oni murdis ĉirkaŭ 35 mil de malliberigitoj. Ekz. en tri lokoj de Lvovo – 7 mil (amasa murdo de preskaŭ ĉiuj politikaj malliberuloj, poloj kaj ukrainanoj), Lucko - 2 mil, Vilno – 2 mil, Zoloĉiv - ĉirkaŭ 700, Dubno - ĉirkaŭ 1000, Pravieniŝki - 500, krome en aliaj lokoj, kie NKVD ne povis evakui malliberigitojn: Berezveĉ, Bereĵani, Borislav, Busk, Ĉortkiv, Drohobiĉ, Nadvirna, Sambir, Volodimir Volinskij, Zoloĉiv.
Dum unu semajno junie 1941 NKVD murdis en malliberejoj 14700 malliberulojn kaj dum evakuaj itineroj mortis pli ol 20 miloj.
El la agado
- 26.10.1940: 125 funkciuloj de NKVD, kiuj preparis Katinan murdon de polaj oficiroj kaj ĝin plenumis, estis premiitaj de Lavrentij Berija en sekreta ordono pro "sukcesa plenumo de specialaj taskoj"
- 18.08.1941: Sovetaj oficiroj de NKVD eksplodigis hidroelektran centralon sur Dnepro, kio kaŭzis morton de ĉirkaŭ 100 000 homoj, loĝantoj de apuda regiono, kaj soldatoj de la Ruĝa Armeo
- 5.12.1943: NKVD-majoro Denisov en sia raporto menciiis, ke inter 15 131 poloj, transdonitaj aprile kaj maje 1940 al dispono de NKVD estis 8348 oficiroj, en tio 13 generaloj, 77 koloneloj, 197 subkoloneloj, 541 majoroj, 1441 kapitanoj, 18 klerikoj, 6061 aliaj oficiroj (pereis en la masakro de Katin);
- 6.03.1945: Dua soveta okupado de Pollando: Ivan Serov, kunrespondeca pri la masakro de Katin, estis nomumita konsilisto de NKVD ĉe Ministerio de Publika Sekureco en Pollando — fine de marto li embuske arestis 16 gvidantojn de Pola Subtera Ŝtato, kies strukturojn li detruis ĝis majo
- 27.11.1947: En Zabrze estis arestita subkolonelo Łukasz Ciepliński, soldato de la dummilita Asocio de Armita Batalado kaj komandanto de la postmilita Asocio Libero kaj Sendependo, ekzekutita post falsa akuzo kaj 3-jaraj kruelaj torturoj sub kontrolo de NKVD en 1951
Bibliografio
Wiesław Charczuk, Działalność radzieckiego aparatu bezpieczeństwa i kontrwywiadu (NKWD i Smiersz) przeciwko podziemiu niepodległościowemu na Podlasiu i wschodnim Mazowszu, lipiec 1944 – grudzień 1945, en: "Wschodni Rocznik Humanistyczny", vol. III 2006
Piotr Kołakowski, NKWD i GRU na ziemiach Polskich 1939-1945. Kulisy wywiadu i kontrwywiadu, Dom wydawniczy Bellona, Warszawa 2002
Paweł Wieczorkiewicz, Łańcuch Śmierci: Czystka w Armii Czerwonej 1937-1939, Oficyna Wydawnicza RYTM, Warszawa 2001
Thomas B. Allen, Norman Polmar, Spy Book: The Encyclopedia of Espionage, 1997
Bogusław Wołoszański, Ten okrutny wiek, parto I, Sensacje XX Wieku, Warszawa 1995, parto II, 1996
Paweł Sudopłatow, Wspomnienia niewygodnego świadka, serio: "Kulisy wywiadu i kontrwywiadu", Dom Wydawniczy Bellona, Warszawa 1999
Aparat bezpieczeństwa w Polsce. Kadra kierownicza 1944 -1956, IPN, Warszawa 2005
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Stanislavo Belov (2018-08-08) “Mi sidis en ĉeloj de NKVD…” (rememoroj de malliberulino) (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-08-11. Alirita 2018-08-11.