NBC News
retgazeto televidkanalo faka televida kanalo produkta kompanio vd
Dum 21-a de februaro 1940 - nekonata/nuntempe
Sidejo Nov-Jorko
Lando Usono
Posedata de NBCUniversal vd
filiaj kompanioj Euronews SA vd
TTT Oficiala retejo
la nubskrapulo 30 Rockefeller Plaza, parto de la Rockefeller Center

NBC News - prononco laŭ sistemo IFA [ˌɛnbˌiːsˈiː nˈuːz] estas la sekcio pri novaĵoj de la amerika televida kaj radia servo NBC, mallonge por National Broadcasting Company. Ĝi same estas informa retejo pri novaĵoj. NBC News elsendis la unuan regule planitan novaĵprogramon en amerika radielsenda televidhistorio la 21-an de februaro 1940.

La sekcio estas parto de la firmaa grupo NBCUniversal News, posedata de la konzerno Comcast. La grupo NBCUniversal News ankaŭ konsistas el MSNBC, la 24-hora ĝenerala novaĵkanalo de la reto, komercaj kaj konsumantaj novaĵkanaloj CNBC kaj CNBC World, la hispanlingva Noticias Telemundo kaj la eŭropa kanalo Sky News bazita en Britio. La elsendoj de la grupo estas produktitaj kaj elsenditaj de la nubskrapulo 30 Rockefeller Plaza, la ĉefsidejo de NBCUniversal en Manhatano, Novjorko, kiu estas parto de konstraĵa komplekso nomata Rockefeller Center.

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.