"N'oubliez pas" (ne forgesu) estas kanto de la franca kantistino Lisa Angell. La kanto reprezentis Francion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2015.[1]
Fono
La kanto estis verkita de Robert Goldman (kreditita kiel M. Albert) por Lisa Angell, kun la ideo krei "grandan kaj belan kanzonon kiu elvokas la Unuan Mondmiliton kaj kore ĉiujn militojn".[2]
La 23-an de januaro 2014, Lisa Angell estis anoncita de televidstacio France 2 kiel la franca reprezentanto en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2015 kun "N'oubliez pas".[3]
Tujsendaj ludadoj
La kanto publike ludiĝis unuafoje en koncerto en novembro 2014 memorfeste al la centjariĝo de la Unua Mondmilito.[4] Kaj Lisa Angell kantis "N'oubliez pas" rekte sur televido por la unua fojo dum Le Granda Rezulto, elsendita sur France 2 la 28-an de februaro 2015.[5]
La 23-an de majo 2015 Angell prezentis la kanton vive dum la finalo de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2015 en la koncertejo Wiener Stadthalle en Vieno, Aŭstrio.
Referencoj
- ↑ Lisa Angell to represent France with "N'oubliez pas" (la 23-an de januaro 2015). Alirita la 23-an de januaro 2015.
- ↑ Un peu de Goldman à l’Eurovision. retejo 'Voici' (la 23-an de januaro 2015). Alirita la 25-an de februaro 2015.
- ↑ Lisa Angell to represent France with "N'oubliez pas". Eurovision.tv (la 23-an de januaro 2015). Alirita la 23-an de januaro 2015.
- ↑ Lisa Angell with song 'N'oubliez pas' will sign for France at Eurovision 2015 Vienna, Austria. Reinis Fischer (la 24-an de februaro 2015). Arkivita el la originalo je 2015-06-06. Alirita la 25-an de februaro 2015.
- ↑ France: N’oubliez pas live premiere on Saturday 28 February. Esctoday.com (la 24-an de februaro 2015). Alirita la 25-an de februaro 2015.