Nădăştia [nədəŝtia] (hungare: Nádasdia, germane: Rohrfeld) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Alba Iulia. En 1910 ĝi havis 270 loĝantojn (rumanoj); en 1992 227 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1321. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, departemento Hunyad. Administre ĝi apartenas al Almaşu Mare.

Fonto

Komunumoj Nádasd en Hungara Reĝlando

En la nomo oni rekonas la vorto nád (=kano), pri kio oni nomumis komunumojn. Pro la tutlanda poŝta servo oni distingis ilin: Abaújnádasd, Árvanádasd, Csallóköznádasd, Egyházasnádas, Szepesnádasd, nun en Slovakio, Fraknónádasd nun en Aŭstrio, Borsodnádasd kaj Tornanádaska en Borsod-Abaúj-Zemplén, Mecseknádasd en Baranya, Nádasdladány en Fejér, Nádasd en Vas (Hungario), Alsónádasd, Felsőnádasd, Görgénynádas, Hadadnádasd, Nádasdia, Nádaspapfalva, Szilágynádasd nun en Rumanio.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.