Nándor Szilvásy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szilvásy Nándor |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1927 en Makó |
Morto | 7-an de julio 2011 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy • Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikisto |
Nándor Szilvásy [silvAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilvásy Nándor estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo, afiŝisto.
Nándor Szilvásy [1] naskiĝis la 13-an de novembro 1927 en Makó, li mortis la 7-an de julio 2011 en Budapeŝto.
Biografio
Nándor Szilvásy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomojn en Industriarta Altlernejo (1949) kaj Reĝa Modela Desegna Lernejo (1952). Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Koffán, Gyula Hincz, Jenő Barcsay, Sándor Ék kaj Pál Miháltz. Post siaj studoj li ilustris fabellibrojn ĝis 1956, poste li kreis diverspecajn grafikaĵojn, desegnaĵojn, pentraĵojn, ekde 1959 li estis ankaŭ afiŝisto. Ekde 1990 li vivis en Révfülöp, kie plej ofte li pentradis. Inter 2000 kaj 2006 li estis arta redaktoro de revuo. Li ricevis premiojn inter 1960-1979. Li havis edzinon, kiu naskis gefilojn en 1966 kaj 1969.
El solaj ekspozicioj
El kolektivaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1954, 1958, 1960, 1963-1983, 1986)
- Békéscsaba (1980, 1988)
- Balatonalmádi (1995, 1997, 1999)
- Veszprém (urbo) (2001)
Elektitaj pentraĵoj
- Atlantisz
- Kánikula
- Kék madárszoba
- Téli Balaton
- Vásári céllövölde
- Verekedő kakasok
Elektitaj afiŝoj
- Szomjúság (1960)
- 6. magyar plakátkiállítás (1972)
- Három fivér (1984)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-02. Alirita 2018-09-02.