Nándor SÁRA [ŝa:ra] estis hungara violonisto naskita en Braŝovo la 9-an de majo 1910 kaj mortinta en Budapeŝto la 7-an de majo 1986.
Biografio
Nándor Sára finis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt kiel studento de Ede Zathureczky en Budapeŝto. Li estis ano inter 1941-44 de la hungara opertrupo de la Kolozsvári Nemzeti Színház, inter 1945-1978 de la simfonia orkestro de la Hungara Radio. Li gastrolis kun la orkestro en preskaŭ ĉiu lando de Eŭropo kaj en Usono.
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.