Nándor Lajos Varga | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Varga Nándor Lajos |
Naskiĝo | la 1-an de januaro 1895 en Losonc (Hungara reĝlando) |
Morto | la 17-an de aprilo 1978 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | grafikisto • pentristo • universitata instruisto |
Nándor Lajos Varga [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Nándor Lajos estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto. Lia alia nomformo (vicordo) estis Lajos Nándor Varga.
Nándor Lajos Varga naskiĝis la 1-an de januaro 1895 en Losonc (Hungara reĝlando, nuntempa Lučenec en Slovakio), li mortis la 17-an de aprilo 1978 en Budapeŝto.
Biografio
Nándor Lajos Varga frekventis kolegion en Sepsiszentgyörgy, poste li akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto. Liaj plej gravaj instruistoj estis Viktor Olgyai kaj István Réti. En 1922 li perntradis en Artistkolonio (Kecskemét) kiel disĉiplo de Imre Révész (pentristo). Inter 1924 kaj 1929 li estis asistanto en la altlernejo, poste instruisto, inter 1931-1948 katedrestro. En la jaroj 1929 kaj 1931 li havis stipendion en Londono. Inter 1951 kaj 1974 li gvidis propran lernejon (Akademio Varga). Li studvojaĝis en la 1960-aj jaroj en Rumanion, Sovetunion, Italion, Usonon. Li ricevis 3 pentristajn premiojn kaj en 1971 ŝtatan premion.
El solaj ekspozicioj
- 1930 Londono
- 1958, 1964, 1979, 1988, 1995, 1998 Budapeŝto
- 1970 Arthalo Budapeŝto
- 1975 Keszthely
- 1996 Szeged, Pápa
El grupaj ekspozicioj
Elektitaj pentraĵoj kaj similaj artaĵoj
- Miklós Radnóti
- Magyar Múlt (1934-1935, serio)
- Visegrádi Dunapart (1962)
- Buék 1965 (akvaforto)
- Fekvő akt
- Góré fákkal
Elektitaj kontribuoj
- A rézkarc (1935)
- Adattár a magyar művészi grafikához. I–II. (1937, 1948)
- Ismertető a művészi grafikához (1942)
- Műfajok a metszőművészetben (1949)
- Kisgrafikák a két világháború között (1963)
Elektitaj disĉiploj
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-03 per la retarkivo Wayback Machine