Nándor Bernolák
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1880 (1880-10-08)
en Radvaň, Banská Bystrica
Morto 8-an de aŭgusto 1951 (1951-08-08) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo juĝisto jurosciencisto juristo universitata instruisto politikisto

Nándor Bernolák, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bernolák Nándor estis hungara politikisto, ministro, juristo, profesoro, parlamentano.

Nándor Bernolák naskiĝis la 2-an de oktobro 1880 en Hungara reĝlando en iama vilaĝo Radvány [radvAnj], kiu nun estas urboparto de Banská Bystrica en Slovakio. Li mortis la 8-an de aŭgusto 1951 en Budapeŝto.

Biografio

Nándor Bernolák frekventis universitatojn ĉefe en Budapeŝto, Berlino kaj Kolozsvár. En 1908 li ekinstruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa), ekde 1913 li estis juĝisto en la sama urbo. En 1914 li denove instruis jam en Universitato de Debrecen. En 1920 li estis elektita parlamenta deputito. Inter 1921 kaj 1922 li estis ministro, poste li estis universitata privata profesoro, krome advokato.

Liaj kontribuaĵoj (elekto)

  • A semmisségi panasz (1902)
  • A tévedés tana a büntetőjogban (1911)

Memorigiloj

loĝkolonio en Budapeŝto

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.