Nándor BALÁZS [balAĵ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balázs Nándor (foje Balázs Nándor László) estis hungardevena usona fizikisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1995).
Nándor Balázs Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 7-an de julio 1926 en Budapeŝto. Li mortis la 16-an de aŭgusto 2003 en Setauket.
Biografio
Nándor Balázs frekventis gimnazion, poste universitaton en sia naskiĝurbo. Li estis elstara skermisto kaj li provis ankaŭ aliajn sportojn. En 1949 li forlasis la landon kaj li doktoriĝis jam en Amsterdamo en 1951. Li ekhavis postenon en Dublino, kie li estis sendita al Albert Einstein en Princeton. Baldaŭe li partoprenis en laboroj en diversaj universitatoj.
Verkaro (elekto)
- Káosz és kvantummechanika 1997
Fontoj
- Hungarlingva Vikipedio
- biografio angle kun foto Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.