N n
N estas la 14-a litero de la latina alfabeto kaj la 18-a litero de la esperanta alfabeto. Ĝia nomo en Esperanto estas no. La litero N signifas la jenon:
Signifoj
- Laŭ Esperanto, -n estas la sintaksa finaĵo por la akuzativo.
- Laŭ kemio, N estas la simbolo de nitrogeno.
- Laŭ fiziko, N estas simbolo de neŭtono, mezurunuo de la forto aŭ pezo.
- Laŭ internacia aŭtosigno, N estas la mallongigo de Norvegio.
- Laŭ mapoj, N estas mallongigo de nordo.
- Laŭ dekoblaj kaj dekonaj unuoj "n" estas mallongigo de "nano-" (= miliardono, 10−9).
- En matematiko N estas simbolo de la naturaj nombroj. Unikodo tamen havas por tio specialan simbolon (ࡃ) (deksesuma 2115 en Unikodo).
- N estas neŭtro de trifaza elektra cirkvito.
- N estas signo por numero, ankaŭ estas speciala signo № (deksesuma 2116 en Unikodo).
- N estas kodo de aminoacido asparagino en kemio.
Vidu ankaŭ
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.