Myriam El Khomri | |||||
---|---|---|---|---|---|
Myriam El Khomri en septembro 2014. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-a de februaro 1978 en Rabato Maroko | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio • Maroko vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bordozo 4 • Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono vd | ||||
Partio | Socialista Partio | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ministro • advokato vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | El Khomri law vd | ||||
| |||||
| |||||
Subministro komisiita pri urba politiko, ĉe la ministro pri urbo, junularo kaj sportoj | |||||
Prezidento | François Hollande | ||||
Vicurbestro de Parizo komisiita pri infanprotektado kaj faka antaŭgardo | |||||
Dum | 16-a de marto 2008 – 5-a de januaro 2011 | ||||
Vicurbestro de Parizo komisiita pri sekureco kaj antaŭgardo | |||||
Dum | 5-a de januaro 2011 – 27-a de aŭgusto 2014[1] | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Myriam El Khomri, naskiĝinta la 18-an de februaro 1978 en Rabato (Maroko), estas franca politikistino . Membro de la nacia konsilio de la Socialista Partio, ŝi estis elektita en la 18-a arondismento de Parizo kaj sidas en la Konsilio de Parizo. La 26-an de aŭgusto 2014, ŝi estis nomumita subministro komisiita pri urba politiko en la 2-a registaro de Manuel Valls.
Originoj kaj familia vivo
Myriam El Khomri estas naskiĝinta la 18-an de februaro 1978 en Rabat (Maroko)[2]. Filino de bretona patrino kaj maroka patro, ŝi vivis dum siaj dek unuaj jaroj en Tanger (Maroko), kiu estis laŭ ŝi fabela periodo[3]. Poste, ŝi ekloĝis kun sia familio en Thouars (Deux-Sèvres) poste en Mérignac, apud Bordeaux[4].
Ŝi estas patrino de du filinoj, Jasmine kaj Thelma[5].
Profesia kariero
En 2001, sekve de la elekto de Bertrand Delanoë kiel urbestro de Parizo, ŝi aliĝis kiel kunlaborantino la urbodomon de la 18-a arondismento de Parizo kie ŝi estis komisiita pri antaŭgardo, sekureco kaj droga dependeco.
Politika kariero
Membro de la Socialista Partio ekde 2002[3], ŝi estas membro, ekde la kongreso de Reims en 2008, de la nacia konsilio de la partio.
Pariza elektito
En marto 2008, ŝi estis elektita en la 18-a arondismento de Parizo, sur la listo de Daniel Vaillant-Bertrand Delanoë. Ŝi estas ekde tiam ano de la Konsilio de Parizo kaj vicurbestro de Parizo, komisiita pri infanprotektado kaj faka antaŭgardo. La 18-an de februaro 2011, ŝi estis nomumita vicurbestro de Parizo komisiita pri antaŭgardo, sekureco kaj tiel anstataŭas Georges Sarre. La 5-an de aprilo 2014 ŝi estis elektita vicurbestro de Parizo komisiita pri sekureco, antaŭgardo, urba politiko kaj integriĝo[2], sed demisiis la 27-an de aŭgusto 2014, post sia nomumo al la registaro[1].
En la kampanjo por la municipaj balotoj de 2014 en Parizo, ŝi estis unu el la proparolantoj de Anne Hidalgo, kiu antaŭvidis ŝin kiel postsekvanto de Daniel Vaillant en la 18-a arondismento de Parizo, la elira urbestro preferis Éric Lejoindre. Ŝi estis reelektita kun la sama ofico kiel vicurbestro[6].
En la registaro
Ŝi estas, ekde la 26-a de aŭgusto 2014, subministro komisiita pri urba politiko en la 2-a registaro de Manuel Valls[7], ĉe Patrick Kanner, ministro pri urbo, junularo kaj sportoj. Ŝi tiam forlasis siejn plenumajn oficojn en la urbodomo de Parizo la 27-an de aŭgusto 2014[1].
Ŝi faris sian unuan publikan aperon en Nantes la 7-an de septembro 2014 okaze de la fondo la la kolektivo « Pas sans nous » (esperante "ne sen ni"), kunordigo de grupoj de popolaj kvartaloj [8].
Vidu ankaŭ
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Ŝia slipo Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine en la interretejo de la ministerio pri urbo
- Ŝia slipo Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine en la interretejo de la Konsilio de Parizo
Notoj kaj referencoj
- 1 2 3 Myriam El Khomri. Ville de Paris. Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita 2021-09-02.
- 1 2 Biografio (la 26-an de aŭgusto 2014). Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2014-10-02.
- 1 2 Myriam El Khomri, la alia marokanino de la 2-a registaro de Manuel Valls (la 27-an de aŭgusto 2014). Arkivita el la originalo je 2014-08-29. Alirita 2014-10-02.
- ↑ Nicolas Michel (la 21-an de oktobro 2011). Myriam El Khomri, superatenti kaj antaŭgardi.
- ↑ Candice Nedelec. Myriam El Khomri: politika espero.
- ↑ Sonya Faure et Willy Le Devin (la 26-an de aŭgusto 2014). El Khomri, l’évidence parisienne. liberation.fr. Arkivita el la originalo je 2014-10-05. Alirita 2014-10-02.
- ↑ malkovrita konsisto de la 2-a registaro de Manuel Valls, gazeto Le Figaro, la 26-an de aŭgusto 2014.
- ↑ Thomas Saint-Cricq (la 8-an de septembro 2014). Urba politiko: agantoj de popolaj kvartaloj lanĉas «Pas sans nous». mediapart.fr.