Eduard Mybs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1858 |
Morto | 4-an de junio 1923 (64-jaraĝa) en Altona |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno • Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • kuracisto |
Eduard MYBS (mibs), (naskiĝis en la 30-a de decembro 1858, mortis je 4-a de junio 1923 en Altona apud Hamburgo) estis germana esperantisto, d-ro pri medicino kaj kuracisto.
Ekde 1904 li estis esperantisto. Li estis membro de la Lingva Komitato, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto kaj de la 1-a UK 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro, prezidanto de 4-a UK 1908 en Dresdeno 1908.
De 1906, do ekde la fondiĝo, ĝis 1912 li servis kiel prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (nomo ĝis 1909: Germana Esperantista Societo). Same li oficis kiel prezidanto de la unua Esperanto-grupo de Hamburg-Altona kaj de la Nordalbinga Ligo. Li faris multajn paroladojn kaj multajn kursojn en ĉiuj partoj de Germanio, kaj verkis artikolojn interalie por gazetoj kaj jarlibroj.
Literaturo
- 1914: Kandidatoj al la Lingva Komitato (1914). Mybs, E.-W. - Altona (Germanio). En: Oficiala Gazeto Esperantista 1914:6:08 (63), p. 179.
Antaŭe: | prezidanto de Germana Esperanto-Asocio | Poste: | |
---|---|---|---|
1906 - 1912 | Adolf Reinking |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.