La termino muzika ĝenro prezentas la plej vastan, sed ankaŭ la plej malunuecan kaj malplej multe precize difineblan dividon de muziko laŭ ties formaj kaj enhavaj karakterizoj. Ĝi do estas pli vasta membriĝo ol muzika stilo aŭ direkto.
Difino de la ĝenroj
Estas tre malfacile difini la unuopajn ĝenrojn, ĉar en multaj kulturoj oni komprenas diversajn ĝenrojn diverse.
- Klasika muziko (ĉio, kion entenas la angla termino „classical music“, do la muzikon konstruita sur principoj de artefarita eŭropa muziko)
- Popola muziko (komprenata kiel eŭropa, sed ankaŭ la muziko popoliĝinta)
- Populara muziko (komprenata prefere kiel komerca tereno de muziko)
- Ĵazo (eliranta semantike el la popola muziko de afrousonanoj)
- Bluso (same devena el afrousonanoj, sed laŭ pli malrapida aŭ moderata tempo)
- Rokmuziko (la ĝenro, kiu elmembriĝis iom post iom el la ĵazo)
- Folko (artefarita aldono de la popola muziko)
- Kontreo (ankaŭ devene popola muziko, sed de usona deveno el ruraj areoj)
Lokaj ĝenroj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.