Muzeo pri termometroj | |||
---|---|---|---|
| |||
teknika muzeo | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Geraberg | ||
Koordinatoj | 50° 43′ 3″ N, 10° 50′ 49″ O (mapo)50.717610.847Koordinatoj: 50° 43′ 3″ N, 10° 50′ 49″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.thermometermuseum.de/ | ||
La Muzeo pri termometroj (germane Thermometermuseum) troviĝas en Geraberg, Plan nr 9.
Priskribo
La unua germana muzeo pri termometroj malfermitis en januaro de 2002 parte, en junio 2004 entute. Estas la muzeo ene de monumentprotektita konstruaĵo en la historia kerno de la vilaĝo.
La valoj de la riveroj Ilm kaj Gera estas la lulilo de la germana industria termometrio; sekve konstruitis en 1960 surloke ankaŭ la dua plej granda fabriko de termometroj en Eŭropo.
Tamen postflareblas la spuroj de termometrio jam ĝis la fino de la 16-a jarcento. Rekonstruo de aer-termoskopo laŭ la planoj de Galileo Galilei ebligas la observon de la koncernita fizika procedo.
Ĉiu ajn konas klinikajn termometrojn: sed nur malmultaj konas la diferencon inter likvotermometro el vitro kaj radiado-termometro. Ankaŭ la konekto inter mezurado de temperaturo kaj elektra rezistanco ne al ĉiuj klaras. Pro tio sendube indas veni, gapi kaj lerni. Pioniro de termometrofarado en Turingio estis ekz. Franz Ferdinand Greiner.
Literaturo
Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 77