Muzeo de Praĥenio | |
muzeo | |
Enirejo en Praĥenian muzeon en la historia parto de la burgo | |
Oficiala nomo: Prácheňské muzeum | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Písek |
Administra municipo | Písek |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Praĥenio |
Situo | Muzeo de Praĥenio |
- koordinatoj | 49° 18′ 36″ N 14° 09′ 00″ O / 49.31000 °N, 14.15000 °O (mapo) |
Fondo | 1884 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Prácheňské muzeum | |
Retpaĝo: prachenskemuzeum.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Muzeo de Praĥenio (ĉeĥlingve Prácheňské muzeum) estas distrikta/regiona muzeo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la sudbohemia urbo Písek, 100km sude de la ĉefurbo Prago. Longdaŭre ĝi apartenas al la plej konataj kaj plej prestiĝaj distriktaj muzeoj en Ĉeĥa respubliko.
Historio
La muzeo estis fondita en 1884. Ekde 1902 ĝi situas surloke de la iama reĝa burgo el la 13-a jarcento, en la origine konservita okcidenta alo kaj en la norda alo, kiu estis en la 18-a jarcento rekonstruita je kazernoj. La plej grava kaj meritplena personeco ligita al historio de la muzeo estas ĝia unua direktoro, fama historiisto prof. August Sedláček (1843-1926), aŭtoro de la monumenta 15voluma verko „Burgoj, kasteloj kaj fortikaĵoj de la Ĉeĥa reĝlando“ (1880-1927) kaj 3voluma historio pri la urbo Písek.
Arkitekture plej valora parto de la muzeo estas t.n. Kavalira salonego, granda gotika ejo riĉe ornamita de kopioj de freskoj el 1479.
En 1984-1992 la muzeo estis fermita pro kompleta rekonstruo de la tuta areo. En 1990 ĝi akiris atributon „Prácheňské“ (rilate al iama regiono Prácheň etendiĝinta en sudokcidenta Bohemio, kies ĉefurbo Písek estis). Pro siaj modele aranĝitaj kaj moderne konceptitaj ekspozicioj la muzeo akiris de la Konsilio de Eŭropo honoran premion „Eŭropa muzeo de la jaro 1996“.
Kolektoj, ekspozicioj, servoj
- Pratempo kaj slava epoko
- Historio de la regiono Prácheň
- Minerala riĉeco
- Oro en la regiono de la rivero Otava
- Historio de la urbo Písek
- Protektitaj naturteritorioj
- Kulturaj tradicioj de la urbo Písek
- Fiŝoj kaj fiŝkaptado (inkluzivas akvariojn kun vivaj riverfiŝoj)
En la muzeo troviĝas galerio kun tri apartaj ejoj por ekspozicioj kaj speciala biblioteko kun studĉambro.
En la areo okazadas regule prelegoj, koncertoj kaj aliaj kulturaj programoj (prezentado de popoltradicioj dum Pasko kaj Kristnasko,
tradicia decembra borso de mineraloj ktp.).
Filioj
- Memordomo pri ĉeĥa poeto Adolf Heyduk en Tyršova strato en Písek, (remalfermita en 2007 post kompleta rekonstruo), interesa prezento de la urbana vivstilo de la unua triono de la 20-a jarcento, kun riĉaj kulturaj kolektoj kaj biografia videofilmo pri Heyduk
- Muzeo de la urbo Protivín (15km sude de Písek), en kiu - krom historiaj kaj etnografiaj kolektoj - estas instalita speciala ekspozicio „Ekzotika naturo“
- Muzeo de pentristo Mikoláš Aleš kaj pupteatristo Matěj Kopecký en Mirotice (fotogalerio Arkivigite je 2008-03-28 per la retarkivo Wayback Machine)
- observoturo en la nacia naturrezervejo Řežabinec uzata precipe por ornitologiaj esploroj
Praktikaj informoj
- adreso: Prácheňské muzeum, Velké nám. 114, 397 24 Písek
- retadreso: info@prachenskemuzeum.cz
- situo: Granda placo (Velké náměstí), korto de la burga arealo, eniro tra la pordego de la urbodomo
- malfermohoroj: ĉiutage krom lundo, marto ĝis septembro 9.00-18.00, oktobro ĝis decembro 9.00-17.00
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝaro de la muzeo ĉeĥe, germane, angle, kun fotogalerio
- Virtuala trarigardo - Kavalira salonego
- Virtuala trarigardo - historia ekspozicio
- Virtuala trarigardo - ekspozicio pri oro
- Informoj pri Muzeo de Adolf Heyduk ĉeĥlingve, kun fotogalerio