Muzeo de Monmouth | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
milita muzeo • loka muzeo | ||||||
Lando | Britio | |||||
Regiono | Kimrio | |||||
Situo | Monmouth | |||||
Urbo | Monmouth | |||||
Adreso | New Market Hall, Priory Street, Monmouth, Monmouthshire (Sir Fynwy) NP25 3XA Wales | |||||
Poŝtkodo | NP5 3XA | |||||
Estiĝo | 1924 | |||||
Koordinatoj | 51° 48′ 47″ N, 2° 42′ 56″ U (mapo)51.8131-2.7156Koordinatoj: 51° 48′ 47″ N, 2° 42′ 56″ U (mapo) | |||||
| ||||||
Kolektoj | Admiralo Horatio Nelson | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | |||||
La Muzeo de Monmouth (angle Monmouth Museum), ankaŭ konata kiel Muzeo Nelson kaj Loka Historia Centro (angle The Nelson Museum and Local History Centre),[1] estas muzeo en Monmouth, Monmouthshire, sud-orienta Kimrio. Ĝi eksponas kolekton de objektoj asociitaj al Admiralo Horatio Nelson. La muzeo estas lokita en la malnova Market Hall en la urbocentro de Monmouth, proksime de Rivero Monnow, Kastelo de Monmouth kaj Agincourt Square.
Historio
La kolekto Nelson estis donacita al la urbo de Monmouth fare de Damo Georgina Llangattock, vidvino de loka bienulo kaj bonfaranto de la urbo, John Rolls, 1-a Barono Llangattock kaj patrino de Charles Rolls, kiu amasigis la kolekton de memoraĵoj de Nelson dum la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj. La kolekto inkluzivas la spadojn de mar-oficiroj de Nelson (kaj tiujn de la kapitulacintaj franca kaj hispana mararmeaj komandantoj en Trafalgar), leterojn de Nelson ambaŭ al sia edzino kaj al Lady Hamilton kaj plurajn aĵojn rememorigantaj la venkojn de Nelson, lian karieron en Royal Navy kaj lian viziton, kun Hamilton-oj, al urbo Monmouth, The Kymin kaj Sud-Kimrio. Ankaŭ eksponataj estas memoriga tabla arĝentaĵo, presaĵoj, pentraĵoj, glasoj, potoj kaj modeloj de la Batalo apud Trafalgar. Inter la objektoj el la vizito de Nelson troviĝas la tablo uzata kiam li manĝis en la Ronda Domo de The Kymin.[2]
La kolekto ankaŭ enhavas kelkajn falsaĵojn de Nelson, inkluzive vitran okulon pretendita esti lia, kvankam li perdis la vidon, ne la okulglobon mem; temas pri modelo por instrui ĥirurgion. La muzeo ankaŭ konservas aĵojn rilatajn al la historio de la urbo Monmouth kaj al arĥeologio, kaj arĥivon rilatan al Charles Rolls kaj lia familio. Unu notinda ekzemplo de ĉi tio estas la sola konata ekzemplero de originala Ĉapo de Monmouth, datiĝanta de la 16-a jarcento.
La muzeo malfermiĝis en 1924, en la gimnastikejo sur Glendower Street kiun la familio Llangattock donacis por marki la plenaĝiĝon de John Maclean Rolls en 1891.[3] Ĝi translokiĝis al sia nuna loko en 1969 post kiam la Market Hall estis plene remeblita kaj redezajnita. La tuta centra parto de la konstruaĵo de Market Hall estis detruita de incendio en 1963.[4]
Bildoj de la muzea kolekto
Nekategoriitaj
Church Street, Monmouth
Preĝejoj
Drybridge Street, Monmouth
Inundoj de Monmouth
Ponto Monnow
Monnow Street
Priory Street
Rolls Hall
Shire Hall, Monmouth
Bildoj fare de W.A Call
Referencoj
- ↑ Monmouth Town Guide.
- ↑ Jones, Barbara. (1974) Follies & Grottoes. Constable & Co, p. 414. ISBN 0094593507.
- ↑ Helme, Andrew, "Nelson Museum", July 2009, paĝo 6.
- ↑ Gathering the Jewels: The New Market Hall fire, Monmouth, 1963
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo Arkivigite je 2011-12-30 per la retarkivo Wayback Machine
- GTJ: Gathering the Jewels