Muzeo de Belartoj de Liono | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Muzeo de Belartoj de Liono | ||||||
arta muzeo | ||||||
Lando | Francio | |||||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | |||||
Situo | Liono | |||||
Urbo | Liono | |||||
Adreso | 20, place des Terreaux 69001 Lyon | |||||
Poŝtkodo | 69001 | |||||
Situanta sur | place des Terreaux | |||||
Estiĝo | 1801 | |||||
Malfermo | 1801 | |||||
Koordinatoj | 45° 46′ 1″ N, 4° 50′ 1″ O (mapo)45.7668464.83363Koordinatoj: 45° 46′ 1″ N, 4° 50′ 1″ O (mapo) | |||||
| ||||||
Jaraj vizitantoj: | 333 835 (2016) | |||||
| ||||||
Retpaĝo | https://www.mba-lyon.fr/ | |||||
La Muzeo de Belartoj de Liono (france Musée des Beaux-Arts de Lyon) estas municipa muzeo de belartoj en Liono, Francio. Ĝi estas ĉe la Place des Terreaux, kaj estis hejmo de iama konvento de Benediktanoj kiu funkciis dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Ĝi estis restaŭrita inter 1988 kaj 1998, kaj estas malfermaj al vizitantoj ekde tiam spite la restaŭradon. Ĝiaj kolektoj gamas el antikvaĵoj de antikva Egipto ĝis Moderna arto, kio faras la muzeon unu el la plej gravaj en Eŭropo. Ĝi ankaŭ gastigantas gravajn artajn ekspoziciojn, por ekzemplo la ekspozicion de verkoj de Georges Braque kaj Henri Laurens en la dua duono de 2005, kaj alia pri la verkaro de Théodore Géricault el Aprilo ĝis Julio 2006. Ĝi estas unu el la plej grandaj artmuzeoj de Francio.
Kolektoj
Pentraĵoj
La pentrarta fako enhavas eŭropajn pentraĵojn de la 14-a ĝis mezo de la 20-a jarcento. Ili estas ordigitaj kronologie kaj laŭ ĉefaj skoloj en 35 ĉambroj. La kolekto konsistas el jeno:
- Antikva franca pentrarto (16-a ĝis 18-a jarcentoj) (Nicolas Poussin, Simon Vouet, Philippe de Champaigne, Eustache Lesueur, Charles Le Brun, Hyacinthe Rigaud, François Boucher, Jean-Baptiste Greuze, Adrien Manglard, Claude Joseph Vernet ktp.).
- 19a-jarcenta franca pentrarto (Ingres, Géricault, Delacroix, Degas, Renoir, Manet, Morisot, Cézanne, Gauguin, Van Gogh ktp.);
- 14-a ĝis 18-a-jarcenta itala pentrarto (Perugino, Lorenzo Costa, Veronese, Tintoretto, Correggio, Guido Reni, Domenichino, Pietro da Cortona, Guercino, Salvator Rosa, Luca Giordano, Mattia Preti, Canaletto, Francesco Guardi, Giandomenico Tiepolo ktp.);
- Antikva hispana pentrarton (ĉefe de la 17-a jarcento) (El Greco, José de Ribera, Francisco de Zurbarán ktp.);
- Antikvaj germana, flandra kaj nederlanda pentrartoj (ĉefe de la 16-a kaj 17-a jarcentoj) (Lucas Cranach la Maljuna, Quinten Matsijs, Rubens, Antoon van Dyck, Jacob Jordaens, Gerard David, Rembrandt ktp.);
- 20-a-jarcenta pentrarto (kiel Édouard Vuillard, Pierre Bonnard, Georges Rouault, Henri Matisse, Pablo Picasso, Georges Braque, Albert Gleizes, André Derain, Maurice de Vlaminck, Amedeo Modigliani, Fernand Léger, Joan Miró, Giorgio de Chirico, Max Ernst, Francis Bacon kaj pentristoj de la Pariza Skolo ktp.);
- Kristnasko, Lorenzo Costa (ĉirkaŭ 1490)
- Danae, Tintoretto (ĉirkaŭ 1570)
- Baŝeba bane, Veronese (ĉirkaŭ 1575)
- Danseuses sur scène, Edgar Degas (ĉirkaŭ 1889)
- Virgulino kaj infano kun anĝeloj, Quentin Metsys (ĉirkaŭ 1509)
- Krucifikso, Simon Vouet (ĉirkaŭ 1636-37)
- Sankta Francisko, Francisco de Zurbarán (ĉirkaŭ 1645)
- La morto de Sofonisba, Mattia Preti (ĉirkaŭ 1665)
Skulptaĵoj
Plej granda parto de la kolekto estas ekspoziciita en du partoj: en teretaĝo estas mezepokaj kaj renesancaj skulptaĵoj, dum ĉe la abateja preĝejo estas skulptaĵoj el la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj. Inter tiuj estas verkoj de Auguste Rodin, Léon-Alexandre Delhomme, Emile Antoine Bourdelle, Aristide Maillol, James Pradier, kaj Antoine Etex.
Antikvaĵoj
- Objektoj de Antikva Egiptio estas klasitaj laŭ temoj: vivo post morto, dioj kaj ritoj, dikultoj, figuroj kaj disimboloj, faraono kaj ties servistoj, steleoj, ĉiutaga vivo, Egipto kaj grekoj kaj Egipto kaj romianoj. Krome estas objektoj de Mezoriento, de Antikva Grekio kaj de Antikva Romo. Inter diversaj artaĵoj menciendas eburo, emajloj, ceramiko, moneroj kaj grafikaj artoj.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Virtuala vizito al la Muzeo de Belartoj de Liono havigita de Google Arts & Culture
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Museum of Fine Arts of Lyon en la angla Vikipedio.